Batja Gur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Batja Gur
Persona informo
בתיה גור
Naskonomo בתיה מאן
Naskiĝo 20-an de januaro 1947 (1947-01-20)
en Tel-Avivo,  Brita mandato Palestino
Morto 19-an de majo 2005 (2005-05-19) (58-jaraĝa)
en Jerusalemo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Tombo Har HaMenuchot vd
Lingvoj hebrea vd
Ŝtataneco Israelo vd
Alma mater Hebrea Universitato de Jerusalemo vd
Profesio
Okupo romanisto • verkisto • literaturkritikisto • eseisto • edukisto • verkisto de porinfana literaturo vd
Laborkampo eseo vd
Aktiva dum 1970– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Batja GUR (hebree בתיה גור; la 1-an de septembro 1947 – la 19-an de majo 2005) estis israela verkisto. Ŝia specialaĵo estis detektiva fikcio. La romanoj de Gur estis tre sukcesaj en Israelo kaj ĉirkaŭ la mondo. Kelkaj nomis ŝin "la israela Agatha Christie". Gur memorigis la ĝenron de suspensfilmoj en maniero ne farita antaŭe en hebrelingva literaturo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Batja Gur naskiĝis en Tel Aviv en 1947 al gepatroj kiuj supervivis la Holokaŭston. Ŝi ricevis la gradon de mastro pri hebrea literaturo de la hebrea Universitato de Jerusalemo. Inter 1971 kaj 1975 Batja vivis en Greensboro (Norda Karolino), kie ŝi instruis hebreajn kaj judajn studojn al elementaj studentoj ĉe Nordkarolina hebrea Akademio ĉe Greensboro (nun nomita B'nai Shalom Taga Lernejo). Antaŭ ol verki sian unuan detektivan romanon ĉe la aĝo de 39, ŝi instruis literaturon ĉe la hebrea Universitata Mezlernejo. Gur estis ankaŭ literatura kritikanto por Haaretz ĵurnalo.

Literatura kariero[redakti | redakti fonton]

En 1988 ŝi komencis skribi serion en kiu ĉefrolas la rolulo de polica detektivo Mikaelo Oĥajon: edukita, pensiva kaj intelekta detektivo. Kvin daŭrigoj rezultis. La unua libro estis adaptita kiel filmo por israela televido. En ĉiu libro en la serio Mikaelo Oĥajon eniras ferman mondon, solulan societon, kun ties reguloj (ekzemple psikoanalistoj, literaturaj scienculoj en akademio aŭ membroj de kibuco). Per sia fundamenta alproksimiĝo kaj sia interna kompreno de homa naturo, Oĥajon sukcesas rompi la ringon de silento kaj solvi la murdan misteron sur sia vojo al la sekvanta libro.

Kritika aklamo[redakti | redakti fonton]

la krimaj romanoj de Gur estis priskribita kiel "malpli pri la morto de la korpo ol... daŭrigitaj, pripensemaj esploradoj de la vivo de la menso."[1]

Verkaro[redakti | redakti fonton]

En la angla traduko[redakti | redakti fonton]

En la hebrea[redakti | redakti fonton]

  • 1990 Apud la malsat-vojoj (eseoj)
  • 1994 Mi ne imagis, ke ĝi estus ĉi tiu vojo
  • 1998 Ŝtono por ŝtono
  • 1999 Spiono en la domo
  • 2000 Rekviemo por humilo aŭ Vivanta en Jerusalemo

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Batya Gur en la angla Vikipedio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]