Greensboro (Norda Karolino)
Greensboro | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
urbo de Usono urbego kantona sidejo city in North Carolina (en) ![]() ![]() | |||||
Administrado | |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 299 035 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 864 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 36° 5′ N, 79° 49′ U (mapo)36.08-79.819444444444Koordinatoj: 36° 5′ N, 79° 49′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 272 m [+] | ||||
Areo | 346,046205 km² (3 460 4.6 205 ha) [+] | ||||
Horzono | orienta horzono de Nordameriko [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Greensboro estas grandurbo en Usono, en subŝtato Norda Karolino, en Kantono Guilford. La urbego estas grava universitata urbo.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Koordinatoj: 36° 05′ N 79° 49′ U / 36.083 °N, 79.817 °U (mapo)
- Areo: 283 km²
- Loĝantaro: 273 425 (en 2011)
- Supermara alteco: 272 m
- Horzono: UTC-5h (en somero UTC-4h )
- Poŝtkodoj:
- Telefonkodoj: 336

Geografio
[redakti | redakti fonton]Greensboro situas sur montetaro en la orienta landparto de Usono, en la norda parto de Norda Karolino.
Historio
[redakti | redakti fonton]Greensboro (laŭ tiama ortografio Greensborough) fondiĝis en 1808 por nova administrejo de kantono. Ĝi estis nomita pri generalo Nathanael Greene, kiu tie batalis dum Usona Milito de Sendependeco. Baldaŭe la fervojo alvenis, kiu havas grandan signifon ankaŭ nun. Dum la Usona Enlanda Milito la urbo estis tuŝita nur en 1865. Dum la 2-a mondmilito Walter Gropius konstruis dizajnan fabrikon.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Ekonomio de Greensboro estas varia, diversaj firmaoj laboras tie (Honda). La tradicia industrio estas teksaĵoj kaj tabakoj, ankaŭ nun tie oni produktas cigaredojn "Kent".
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Greensboro havas internacian flughavenon. En la urbego aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. El la urbego kuras 5 aŭtoŝoseoj (ekzemple al Raleigh, Charlotte, Winston-Salem), trajnoj kuras al Virginio, Raleigh kaj Charlotte.


Klimato
[redakti | redakti fonton]En Greensboro la temperaturo averaĝe varias inter 9-21 °C. La varmo kulminas en junio kaj julio kun rekordo 40 °C, la malvarmo kulminas en februaro kun rekordo −20 °C. Jare pluvas po 1071 mm. En ĉiuj monatoj pluvas (aŭ neĝas). La pluvo kulminas en septembro, malkulminas februare. En 1936 granda ŝtormo detruis la urbon, dume mortigis 14 homojn.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- diversaj ĝardeno-parkoj kaj arboreto
- muzeo pri homaj rajtoj
- muzeoj, ekzemple "Blandwood Mansion", arta muzeo "Weatherspoon", muzeo de infanoj
- stadiono
- Nacia Armea Parko (Guilford Courthouse National Military Park), kiu memorigas pri la batalo en 1781
- planetario
- bestoĝardeno
- teatrejoj, ekzemple "Triad Stage" kaj "Carolina"
- kultura centro (diversaj galerioj, ekspoziciejoj ktp.)
- operejo de 1981
- amuzparko
Servoj
[redakti | redakti fonton]Famuloj
[redakti | redakti fonton]- En Greensboro naskiĝis Tal Farlow.
- En Greensboro loĝas Orson Scott Card.
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
- Anglalingva kaj hungarlingva Vikipedioj
