Batraĥomiomaĥio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kovrilpaĝo de la Batraĥomiomaĥio kun la Odiseado.

La Batraĥomiomaĥio (Βατραχομυομαχία, de la antikva greka «βάτραχος» - "rano", «μῦς» - "muso" kaj «μάχη» - "batalo") aŭ alinome "La batalo de la musoj kaj la ranoj" estas komika epika verko, parodio de la Iliado, atribuita al Homero fare de la romianoj, sed kiu laŭ Plutarko[1] estis verko de Pigres de Halikarnaso, frato (aŭ filo) de Artemizio, reĝino de Kario kaj aliancano de Kserkso. Tamen kelkaj modernaj fakuloj atribuas ĝin al sennoma poeto de la epoko de Aleksandro la Granda.[2]

La esprimo «batrakomiomakio» venis signifi «stulta disputo». La germana traduko de la esprimo, nome «Froschmäusekrieg», estis aplikita al disputoj kiaj tiu aperinta inter la Skolo de Matematiko kaj la Skolo de Sociologio de la Institute for Advanced Study de Princeton.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La muso Panerkaptul'[3] haltiĝas borde de baseno kaj konas la ranon Vangoŝvel',[4] kiu estas la reĝo tiuloke. Vangoŝvel' invitas Panerkaptul' al sia palaco; sed, dum ili trairas la akvon de la baseno, serpento kaptas ilin surprize kaj Panerkaptul' dronas. Pensante, ke Vangoŝvel' dronigis ĝin intence, Panrodul',[5] reĝo de la musoj kaj patro de Panerkaptul', deklaras militon al la ranoj.

Estas iu influo de la fablo de Ezopo nome "La muso kaj la rano".

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plutarko: Moralia; XI, 60: Pri la malico de Herodoto (Περί της Ήροδότου κακοηθείας - De malignitate Herodoti), 43.
  2. Ludwich, Arthur (1896). Die homerische Batrachomachia des Karers Pigres: nebst Scholien und Paraphrase. Leipzig: B.G. Teubner. OCLC 2832477.
  3. Psiĥarpas; en greka, Ψιχάρπαξ: Psicharpax.
  4. Fisignato; Φυσιγνάθου: Physignathon.
  5. Trojartao, Trojartas aŭ Trojártax; Τρωξάρταο aŭ Τρωξάρταξ.