Baziliko de Pannonhalma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Tiu ĉi Malgranda baziliko kun la ĉefabatejo apartenas al Monda Kulturheredaĵo Tiu ĉi artikolo temas precipe pri la baziliko, kaj ne pri la Ĉefabatejo!

Benediktana Baziliko Sankta Marteno en Pannonhalma estas Malgranda baziliko, kiu troviĝas en Hungario, en Pannonhalma, kie la baziliko estas parto de Benediktana Ĉefabatejo, kiu estas Monda Heredaĵo ekde 1996. Pilgrimvojo pri Sankta Jakobo tuŝas la bazilikon kaj la ĉefabatejon.

Fotoj pri baziliko de Pannonhalma
Aerfoto pri la ĉefabatejo, post la kampanilo la bazilko etendiĝas
Fenestro pri Sankta Marteno en la baziliko
Supra kaj malsupra enirejoj de la baziliko


Historio[redakti | redakti fonton]

Benediktanoj komencis konstrui sur montopinto romanikan kapelon ekde 996, kiu pretiĝis en 1001. En la 12-a jarcento incendio okazis, en 1137 la preĝejeto rekonstruiĝis, eĉ pligrandiĝis. Apude ankaŭ diversaj religiaj konstruaĵoj etendiĝis. En 1224 grava renoviĝo finiĝis. En 1242 la tataroj ne povis okupi ĝin. Baldaŭe oni konstruis ankaŭ defendan muron kontraŭ la konstruaĵoj. Inter 1594-1606 foje hungaroj, foje turkoj posedis ĝin. La loko perdis la religian vizaĝon kaj estis precipe fortikaĵo. Post la turka erao la preĝejo kaj la abatejo rekonstruiĝis, sed iom da partoj restis el la mezepoko. Inter 1786-1802 kaj 1950-1990 funkciado de benediktanoj estis malpermesitaj. En 1942 la preĝejo iĝis malgranda baziliko. En 1996 Johano Paŭlo la 2-a vizitis la bazilikon kune kun la ĉefabatejo.

La baziliko havas supran kaj malsupran preĝejojn. La malsupra preĝejo gardis konstrustilojn de la fruaj tempoj, la supra preĝejo prezentas barokon kaj klasikismon. Ĉe la enirejo kampanilo konstruita en 1832 altiĝas, 55 m-ojn alta de la malsupra preĝejo.

En la ĉefabateja komplekso ankaŭ biblioteko, gimnazio, kapelo kaj vinokelo, proksime arboreto funkcias. Ili estas viziteblaj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]