Beato de Liébana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Beato de Liébana
Beato de Liébana códice San Andrés.jpg
Persona informo
Beato de Liébana
Naskiĝo 1-an de januaro 730 (0730-01-01)
en Liébana
Morto 1-an de januaro 798 (0798-01-01) (68-jara)
en Monaĥejo de Sankta Toribio de Liébana
Religio katolika eklezio [#]
Lingvoj hispana [#]
Ŝtataneco Reĝlando Asturio [#]
Profesio
Okupo monaĥopastro [#]
Filozofo Thinking man.png
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Beato de Liébana (701?-798), kromnome Sankta Beato, estis mozaraba monaĥo de la Monaĥejo de Sankta Toribio de Liébana, en Liébana (nuna Kantabrio, Hispanio), ĉe la montaro Picos de Europa. Lia plej konata verko estas Komentarioj pri Apokalipso, finverkita en 768 kaj tre populara dum Alta Mezepoko. Krome, li verkis pri discienco, politiko kaj geografio.

En Eŭropo, la vorto beato iĝis samsignifa al mane skribitaj verkoj de la 10-a kaj 11-a jarcentoj kun imaĝoj, kiuj kopias la tekston de la verkoj Apokalipso de Sankta Johano kaj la Komentarioj pri Apokalipso.

En Kantabrio kaj Asturio oni respektas lin kiel sanktulon kaj nomtago estas la 19-a de februaro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]