Brittnau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bergacker)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Brittnau-Wikon (stacidomo).
Brittnau
Blazono de Brittnau
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Zofingo
Koordinatoj  47° 15′ 40″ N 7° 56′ 50″ O / 47.26111 °N, 7.94722 °O / 47.26111; 7.94722 (mapo)Koordinatoj: 47° 15′ 40″ N 7° 56′ 50″ O / 47.26111 °N, 7.94722 °O / 47.26111; 7.94722 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3640
Areo 13,67 km²
Alteco 454 m super marnivelo
Poŝtkodo 4805
Komunumkodo 4274
Mapo de Brittnau
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Brittnau (prononcu britnaŭ) estas komunumo en la distrikto Zofingo de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 3640 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Brittnau situas ĉe la bordo de la rivero Wigger sude de la distriktĉefurbo Zofingo. En sudo kaj oriento la komunumo limas al Kantono Lucerno. La sur vasta teritorio disigita komunumo konsistas krom el la ĉefvilaĝo Brittnau mem el la vilaĝoj kaj setlejoj Bergacker, Bösenwil, Bötschishalden, Fennern, Geissbach, Leidenberg, Liebigen, Mättenwil, Schulerslehn, Sennhof, Rossweid, Weilern Grod kaj Wilacker.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Brittnau limas en nordo al Strengelbach, en nordoriento al Zofingo, en oriento al Wikon (Kantono Lucerno), en sudo al Langnau ĉe Reiden (Kantono Lucerno), en sudokcidento al Pfaffnau (Kantono Lucerno), en okcidento al Murgenthal, kaj en nordokcidento al Vordemwald.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Brittnau situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo estas ligita per du lokaj buslinioj, kiujn funkciigas Svisaj Federaciaj Fervojoj kun la urbo Zofingo kaj tiel konektita bone al la publika trafikreto.

La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 troviĝas okcidente en distanco de nur 2 kilometroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Brittnau datiĝas el la jaro 893 kiel Pritinouva.

En mezepoko Brittnau apartenis al la Grafoj de Froburgo, kiuj vendis ĝin en la jaro 1299 al la Habsburgoj, kiuj ek de tiam posedis la altan jurisdikcion pri la loko. La malaltan jurisdikcion ili dividis kun la Senjoroj de Büttikon, kies residenco troviĝis en la Kastelo Wikon.

En la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion, kaj Brittnau fariĝis berna ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798, kiam francaj trupoj liberigis Argovion de la berna servuteco. Brittnau estis tiam atribuita al la distrikto Zofingo de la nove kreita Kantono Argovio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]