Bertalan Farkas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bertalan Farkas
Bertalan
Bertalan Farkas
Persona informo
Nomo Bertalan Farkas
Dato de naskiĝo 2-a de aŭgusto 1949 [#]
Loko de naskiĝo Gyulaháza [#]
Okupo kosmonaŭto
Aĝo 68
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Bertalan FARKAS [bertalan farkaŝ] ("Farkas" hungare signifas "lupo"; naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1949 en Gyulaháza) estas emerita batalpiloto de la hungara armeo kaj hungara esperantisto [1][2], fonda membro de la Internacia Federacio de Kosmonaŭtoj, unu el la fondintoj de Space for Earth Foundation kaj membro de la International Commission for Aeronautics.

En 1980 li iĝis la unua hungara kosmonaŭto kaj la unua Esperantisto kiu vizitis la kosmon. Per la soveta kosmokapsulo Sojuz li atingis la kosmon kaj restis tie dum 7 tagoj, 20 horoj kaj 46 minutoj.

En 2006 li estis kandidato de la politika partio Hungara Demokrata Forumo en la balota distrikto de Baktalórántháza.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aerospaca scienco

Kosmonaŭtiko

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(angla) Biografiaj notoj kaj foto

(angla) Kiun lingvon ni parolos en la spaco ? (komento rilate al Bertalan Farkaŝ)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (hungara) Szilvási László, Az első eszperantista űrhajós (la unua esperantista aerspaca ŝipo), eszperanto.hu, Hungara Vivo, 1/1981, alirita la 9-an de februaro 2017.
  2. (franca) Espace et espéranto (Spaco kaj Esperanto). Alirita 2013-05-18.

Averto: Defaŭlta ordiga ŝlosilo "Farkas, Bertalan" anstataŭigas pli fruan defaŭltan ordigan ŝlosilon "Farkas ,Bertalan".

Faces-nevit.svg Trovu « Bertalan Farkas » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»