Bertrand Piccard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bertrand Piccard

Bertrand PICCARD (nask. la 1-an de marto 1958 en Laŭzano) estas svisa psikiatro kaj aerostatisto, kiu sukcesis kun la brita piloto Brian Jones, de la 1-a ĝis la 21 de marto 1999, en la unua seninterrompa ĉirkaŭiro de la mondo per balono Breitling Orbiter 3.

Biografio

Paralele kun siaj studoj pri psikiatra medicino, Bertrand Piccard fariĝis pioniro pri senmotora flugo kaj aviadileto en Eŭropo. Li ankaŭ ekzerciĝis al glisparaŝuto kaj varmaerostato. Li fariĝis ĉampiono de Eŭropo pri aerobatiko per deltaplano (1985), kaj venkis en la 1a transatlantika kurkonkurso per balono (1992).

Li estas filo de la oceanologo Jacques Piccard, tutmonda rekordulo, kun Don Walsh (1931-) pri submara plonĝado per submarŝipo, kaj nepo de Auguste Piccard, la unua homo kiu atingis la stratosferon per balono.

Bertrand Piccard provis unuafoje flugi senhalte ĉirkaŭ la mondo, kun Wim Verstraeten, per balono Breitling Orbiter, sed fiaskis post nur seshora flugo.

Kopio de Breitling Orbiter 3 super Château-d'Œx

Duan provon li faris per pli granda balono Breitling Orbiter 2, ekde Château-d'Œx (Svisio), denove kun Wim Verstraeten, sed kun partnereco de Andy Elson, teknikisto de Cameron Balloons[1]. Malgraŭ teknika incidento, ili daŭrigis sian vojon orienten. Sed pro malpermeso trairi la ĉinan teritorion, ili ne povis ekspluati la oportunecon uzi ĵetfluon kiu blovis je 270 km/h de Teherano ĝis Pekino. Sekve, ili provis ĉirkaŭiri Ĉinion, sed tio devigis ilin flugi je tre malalta altitudo tiel ke ili finfine surteriĝis en la birma kamparo meze de mirigitaj kamparanoj. Tamen la triopo atingis malgraŭ tio novan rekordon de daŭro en 9 tagoj 17 horoj kaj 55 minutoj por 8 700 km.

Trian provon li entreprenis per nova ankoraŭ pli granda balono kapabla flugi dum tri semajnoj : Breitling Orbiter 3, kiun realigis la Federecia Politeknika Lernejo de Laŭzano - EPFL - (Svisio). Sed ĉi foje kun nova partnero : Brian Jones, piloto de la Brita Aerarmeo (Royal Air Force — RAF), sperta aerostatisto, kaj sub gvidado de la meteologo Luc Trullemans. La pezaj rezervujoj da keroseno estis anstataŭigitaj per 32 botelegoj da propano (2m 35 altaj) pli facile manipuleblaj. La ekflugo okazis la 1an de marto 1999 ekde Château-d'Oex kaj la surteriĝo la 21-an de marto 1999 en Egiptio post trairo de 40 805 km en 19 tagoj, 21 horoj, 47 minutoj.

Notoj

  1. Cameron Balloons estas la plej granda konstruisto de balonoj en la mondo :

Projektoj

Dosiero:Piccard-EPFL-one-day.jpg
Reklamafiŝo por manifestacio ligita al la projekto Solar Impulse ĉe EPFL de Laŭzano.
Koncepta modelo pri Solar Impulse ekspoziciita en Ĝenevo en aprilo 2004.

Reklamafiŝo por manifestacio ligita al Solar Impulse de la Politeknika Federacia Lernejo de Laŭzano EPFL. La unua premio konsistas el unutaga flugo per balono kun Bertrand Piccard.

En 2004, Bertrand Piccard anoncis, sub la nomo "Solar Impulse", ĉirkaŭiron de la mondo per sunglisilo realigata en kunlaboro kun la Politeknika Federacia Lernejo de Laŭzano (EPFL). Provoj okazis en 2009. La projekto Solar Impulse celas aŭtonoman ekflugon kaj flugon, same tage kiel nokte, de aviadilo propulsebla nur per sunenergio ĝis efektivigo de ĉirkaŭiro de la mondo sen karburaĵo nek poluado. La flugo okazos verŝajne en 2015.

Filatelio

Tri tagojn post la seninterrompa flugo de Bertrand Piccard ĉirkaŭ la mondo, la Svisa Poŝto emisiis poŝtmarkon de 0,90 svisaj centimoj montranta la balonon Breitling Orbiter 3 dum flugo. Ĝi rapide elĉerpiĝis.

Bibliografio

  • "Quand le vent souffle dans le sens de ton chemin" (Kiam la vento blovas en la direkto de cia vojo). Ĝenevo : Eld. La Nacelle. "Breitling Orbiter 1" Antaŭparolo de Nicolas Hulot - ISBN 2-88393-010-4
  • "Une trace dans le ciel" (Spuro en la ĉielo). Eld. Oresol, 1998 - Libro kun KD Audio pri "Breitling Orbiter 2", Château-d'Oex Rangoon, L'odyssée de Piccard / Château-d'Oex Rangoon, La Odiseo de Piccard (N° RSR 6115) - ISBN 2-940242-00-3
  • "Le Tour du monde en 20 jours" (La ĉirkaŭiro de la mondo en 20 tagoj). Parizo : eld. Robert Laffont. 2000 - Libro pri "Breitling Orbiter 3"
  • "La Plus Longue Méharée et autres aventures exceptionnelles" (La plej longa dromedara kurado kaj aliaj esceptaj aventuroj). Parizo : eld. Albin Michel. 2003.
  • "Une trace dans le ciel" (Spuro en la ĉielo). Laŭzano : eld. Favre S.A. 2005 - Antaŭparolo de Patrick Poivre d'Arvor (alinome "PPDA" — pron. pepedea — tiam fama ĵurnalisto ĉe la franca televida kanalo TF1) - ISBN 2-8289-0881-x

Eksteraj ligiloj

Notoj kaj referencoj