Nicolas Hulot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Nicolas Hulot
Nicolas Hulot - Huma 2008, 6415 (cropped).jpg
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aprilo 1955 (1955-04-30) (64-jara)
en Lillo
Lingvoj franca lingvo
Ŝtataneco Francio
Alma mater Saint-Jean de Passy • Universitato de Parizo 6
Profesio
Profesio ĵurnalisto • televida prezentisto • verkistofotisto • mediprotektulo • politikisto • esploristo • radio personality
v  d  r
Information icon.svg

Nicolas Hulot, naskiĝinta la 30-an de aprilo de 1955 en Lillo, estas franca ĵurnalisto, parolisto kaj televida faradisto, verkisto, komercisto kaj politikisto. Li estas antaŭ ĉio konata kiel medioaktivisto. De majo 2017 ĝis aŭgusto 2018 li estis ministro de Ekologio en la registaro de Édouard Philippe.

Unue konata pro sia televidaĵo Ushuaia, li engaĝiĝis pri la protekto de la medio kaj pri la konsciiĝo de la publiko pri ekologiaj aferoj.

En 1990, li kreis la Uŝuaia Fondaĵon, kiu poste iĝis la Nicolas-Hulot-Fondaĵo por Naturo kaj Homo. Kritikita de parto de la franca media movado kiel estante tro konsentema, li kunaŭtoris la filmon eldonita en 2009, La Titanic-Sindromo, celante konsciigi pri klimata urĝeco.

Dezirante ke urĝaj ekologiaj aferoj gravu en la kampanjo por la prezidanta baloto de 2007 en Francio, li ellasis prezentiĝi post akiri la subskribon de ekologia Interkonsento de la plej multaj el la ĉefaj kandidatoj. Kandidato al ekologia prezidenta primaro en 2011 por la prezidanta baloto de 2012 en Francio, li estas venkita de Eva Joly.

Post rifuzi la presidantecon de la Franca Ministerio pri Ekologio sinsekve proponita de prezidantoj Jacques Chirac, Nicolas Sarkozy kaj François Hollande, li konsentis en 2017 esti enoficigita kiel ŝtatministro pri ekologia kaj solidareca Transiro, en la registaro de Édouard Philippe, sub la prezidanteco de Emmanuel Macron. Malkonsenta pri pluraj decidoj alprenitaj de la ekzekutivo, li forlasis la registaron dek kvin monatojn poste (la 28-an de aŭgusto 2018).

Dum televida intervjuo ĉe la franca kanalo France 2 (la 28-an de novembro) pri klimatsanĝiĝo, li diris: "La tempo de la utopio estas deklarita!"