Biĝnor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Biĝnor
urbo
Administrado
Poŝtkodo 246701
Demografio
Geografio
Geografia situo 29° 22′ N, 78° 8′ O (mapo)29.3778.13Koordinatoj: 29° 22′ N, 78° 8′ O (mapo) [+]
Alto 225 m [+]
Areo 3,6 km² ( 360 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Biĝnor (Utar-Pradeŝo)
Biĝnor (Utar-Pradeŝo)
DEC
Biĝnor
Biĝnor
Situo de Biĝnor
Biĝnor (Barato)
Biĝnor (Barato)
DEC
Biĝnor
Biĝnor
Situo de Biĝnor

Map

vdr

Biĝnor, hindie बिजनौर, urdue بجنور estas urbego en norda Barato, en norda parto de subŝtato Utar-Pradeŝo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo. La urbego apartenas al la Nacia Ĉefurba Regiono (Barato).

Minareto en Biĝnor

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2011 loĝantoj de Biĝnor havis 93 297, kun la aglomeraĵo 115 381. La legopovo 78%, pli alta, ol la landa averaĝo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Biĝnor kuŝas sur montetaro sur averaĝa alteco de 225 m super la marnivelo. La Gango fluas suden 7 km okcidente de la urbo, 50 km norde jam la unuaj montoj altiĝas. Muzaffarnagar troviĝas 43, Rurki 59, Mirat 61, Amroha 63, Hapur 79, Moradabad 86, Saharanpur 87, Baraut 89, tutlanda ĉefurbo Delhio 121, Agra 246, Kanpur 382, subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 394, Kolkata 1272, Mumbajo 1276 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej gravaj eraoj de Biĝnor estis la mogola, maratha kaj brita (1774-1947) periodoj. En 1857 ribelo okazis.

Religioj[redakti | redakti fonton]

Interno de moskeo

En Biĝnor la ĉefa religio estas la islamo (57%), hinduismo (42%), fine ekzistas iomete aliaj religioj. Biĝnor estas la sidejo de diocezo.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La plej oftaj lingvoj en Biĝnor estas la hindia,kaj urdua.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Biĝnor jare pluvas averaĝe po 841 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen precipe dum la musonoj inter julio-septembro. La meza jara temperaturo estas 24,5 °C kaj varias inter 17-31 °C.

Stacidomo de Biĝnor

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Biĝnor havas trairan fervojan linion. 8 ĉefvojoj kaj sola flankovojo kuras al la urbo, komence ponto funkcias tra la Gango. La plej proksima flughaveno funkcias en Mirat.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans