Biblio-Globus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Biblio-Globus (Moskvo)
Biblio-Globus (Moskvo)
DEC
En librovendejo "Biblio-Globus"

Biblio-Globus (ruse Библио-Глобус) estas unu el ĉefaj librovendejoj en Moskvo. Ĝi situas ĉe Mjasnickaja strato (adreso: Mjasnickaja, domo 6) proksime al metrostacioj Lubjanka kaj Kuzneckij Most.

Vendejo[redakti | redakti fonton]

Prezentado de nova libro en Biblio-Globus
Kunveno de "filozofia klubo" en Biblio-Globus

Biblio-Globus estas unu el la plej grandaj librovendejoj en Rusio kaj Eŭropo. Laŭ propraj asertoj, ĝi estas ne nur vendejo, sed ankaŭ klubo de libroamantoj. Ĝin vizitas pli ol 10 000 homoj dum tago, kaj dum la tuta periodo ĝin vizitis pli ol 180 milionoj; al la aĉetantoj estas proponataj pli ol 250 000 diversaj varoj[1].

En Biblio-Globus estas vendata plejparte literaturo en la rusa lingvo; alilingvan literaturon eblas aĉeti en la 2-a nivelo (halo 14), ekzistas ankaŭ libroj en Esperanto.

Krom libroj, en la vendejo aĉeteblas antikvaĵoj, moneroj kaj poŝtmarkoj por kolektado, suveniroj kaj donacoj.

Dum pli ol 20 jaroj Biblio-Globus estas gvidata de profesoro Boris Jesenjkin Arkivigite je 2014-07-01 per la retarkivo Wayback Machine.

En la vendejo ofte estas organizataj renkontiĝoj kun aŭtoroj de libroj, prezentadoj de diversaj libroj. Regule okazas kunvenoj de multaj temaj kluboj de legantoj:

Samtempe ekzistas interreta librovendejo "Biblio-Globus", partnero de la ĉefa.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 18-a jarcento tie estis domo, posedata de familio Leontjev. Ekde 1807 tie situis apoteko. La konstruaĵo restis post la Moskva incendio de 1812 kaj estis bone konata de moskvanoj. En fino de 1830-aj jaroj moskva komercisto I.I.Ferster malfermis tie muzik-vendejon[2].

Biblio-Globus (Mjasnickaja, domo 6)

En 1896 la domon ekposedis komercisto-mecenato Nikolaj Staĥejev. Kiam Staĥejev venis al Moskvo, li komencis aĉetadon de malnovaj domoj en centro de Moskvo kaj konstruadon de multetaĝejoj, kio lin tre pliriĉigis. Li aĉetis ankaŭ la domon 6 ĉe Mjasnicksja kaj aperigis tie novan domon ("domo de Staĥejev"). En la nova domo estis du librovendejoj, vendejoj de semoj, manĝiloj, lumiloj kaj multaj aliaj[2]

Post Oktobra Revolucio en la konstruaĵo estis sovetaj organizaĵoj kaj loĝejoj, poste - teknika instituto. Post la Dua mondmilito tie estis vendejo "Detskij Mir"[2].

La 28-an de aŭgusto 1957 tie estis malfermita vendejo № 120 "Kniĵnij Mir" (ruse Книжный мир); ĉi tiu dato estas konsiderata kiel naskiĝtago de la vendejo. Ĝi ekzistis dum la jaroj 19571992 kaj ekde la 25-a de aŭgusto 1992 estas nomata Biblio-Globus. La nomo devenas de greka "biblion" — libro kaj franca "global" (de latina "globus terrae") — terglobo[3].

La tri supraj etaĝoj estis konstruitaj en 1986 (arkitektoj B.Paluj kaj G.Makareviĉ).

En 1997 la vendejo okazigis grandan festadon de sia 50-jariĝo. Ĝi akiris multajn prizojn[4].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]