Bilbejs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bilbejs
urbo • urbego
Administrado
Demografio
Loĝantaro 141 285  (2006) [+]
Geografio
Geografia situo 30° 25′ N, 31° 34′ O (mapo)30.41666666666731.566666666667Koordinatoj: 30° 25′ N, 31° 34′ O (mapo) [+]
Alto 17 m [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Bilbejs (Egiptio Nildelto)
Bilbejs (Egiptio Nildelto)
DEC
Bilbejs
Bilbejs
Situo de Bilbejs

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bilbeis [+]
vdr

Bilbejs, laŭ egipta arabe بلبيس, kopte Ⲫⲉⲗⲃⲉⲥ / Ⲫⲉⲗⲃⲏⲥ estas urbego en Provinco Ŝarkija en Malsupra Egiptio, en Nildelto, Egiptio. Laŭ kopta tradicio Bilbejs estis unu el la haltejoj de la Sankta Familio dum Fuĝo al Egiptio.

Ponto en Bilbejs

Demografio[redakti | redakti fonton]

En Bilbejs loĝis 185 237 homoj en 2021 laŭ la germanlingva urbolisto.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bilbejs troviĝas laŭ kanalo 12 metrojn super la marnivelo (laŭ la Germanlingva Vikipedio. Provinca sidejo Zagazigo troviĝas 19, Abu Kebir 35, Benho 36, ĉefurbo Kairo 50 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko longe estis la sidejo de multaj regantoj de antikva Egiptio. Bilbejs estis grava dum la romianoj, ja ĝi estis episkopejo. La araboj konkeris ĝin en 640. Baldaŭ oni konstruis fortikaĵon, kiu estis sieĝita en 1164 kaj post 4 jaroj. En 1798 la fortikaĵo estis rekonstruita laŭ la ordono de Napoleono. En la postaj tempoj la loko estis provinca sidejo ĝis 1833.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En Bilbejs funkcias signifa agrikultura firmao kaj la Egipta Aera Akademio kun plena milita flughaveno.

Kirko

Klimato[redakti | redakti fonton]

Bilbejs situas en arida klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas 25 mm, inter junio-septembro neniam pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 21 °C kaj varias inter 14-28 °C.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Bilbejs havas trairan fervojan linion kaj plurajn trairajn ĉefvojojn, ankaŭ flankovojojn. Tra la kanalo ponto helpas la trafikon.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans
Moskeo