Blankakrona ruĝvostulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankakrona ruĝvostulo
Blankakrona ruĝvostulo, ĉe Himaĉal Pradeŝ, Barato
Blankakrona ruĝvostulo, ĉe Himaĉal Pradeŝ, Barato
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Chaimarrornis
Specio: Ch. leucocephalus'
Chaimarrornis leucocephalus
(Vigors, 1831)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankakrona ruĝvostulo (Chaimarrornis leucocephalus) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj en la monotipa genro Chaimarrornis. La genra nomo de tiu specio devenas el la grekaj ĥeimarrhos signife "torento" kaj ornis signife "birdo".[1] Tiuj radikoj aludas al la preferata habitato de montaraj torentoj.

La nomo de Blankakrona ruĝvostulo estas kaŭzata de la tre blankaj kaj kontrastaj krono kaj nuko kontraŭ la nigraj frunto, vizaĝo, gorĝo, brusto, flugiloj kaj dorso, siavice ankaŭ tre kontrastaj kun la tre ruĝoranĝaj ventro, pugo kaj vosto, kies bordo estas denove nigra. Ankaŭ la latina nomo de la specio Ch. leucocephalus, kiu devenas el latinigitaj vortoj de la antikva greka nome leŭkos signife "blanka" kaj kefalos signife "kapo", aludas al la ĉefa karaktero de la blankega krono.

Ili manĝas ĉefe insektojn ĉe montaraj rojoj.

Ĝi troviĝas en Afganio, Butano, Ĉinio, Barato, Laoso, Birmo, Nepalo, Pakistano, Taĝikio, Tajlando kaj Vjetnamio. Ties natura habitato estas moderklimataj arbaroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jobling, James A.. (1991) A Dictionary of Scientific Bird Names. Oksfordo: Oxford University Press, p. 48. ISBN 0-19-854634-3.