Blankavizaĝa perdriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankavizaĝa perdriko
Blankavizaĝa perdriko
Blankavizaĝa perdriko

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Arborophila
Specio: A. orientalis
Arborophila orientalis
(Horsfield, 1821)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankavizaĝa perdriko (Arborophila orientalis) estas mezgranda birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj subfamilio de Perdrikenoj.

Ĝi troviĝas nur en Indonezio precize en orienta Javo el la altaj teroj de Jango orienten en teritorio kiu historie kovris nur ĉ.7,000 km² kaj kiu nune kovras malpli da 2,500 km². Ties populacio estis dekomence ĉirkaŭkalkulata je 1,000-10,000 individuoj, sed ĝi poste estis trovata je kelkaj pliaj lokoj kaj povus konsiderinde superi tiun supran limon. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo. Ŝajne ĝi loĝas en interno de montaraj ĉiamverdaj arbaroj, el 500 m (sed kutime super 1,000 m) en montoj kies pintoj estas pli altaj ol 1,700 m.

Ĝi estas 28 al 30 cm longa, fortika, mallongkrura, arbarloĝanta perdriko. Gzenerale griza, malhela strieco en pli suba dorso kaj vosto, kun nigrecaj krono kaj nuko, kaj rimarkinde blankecaj frunto, vangoj kaj gorĝo. Fakte preskaŭ la tuta kapo estas blanka. La flugiloj estas brunecaj kun malhelaj pintoj en internaj flugilplumoj kaj ruĝecaj en flugoplumoj. La beko estas nigra kaj la kruroj ruĝaj; estas ankaŭ ruĝeca okulringo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]