Blankavizaĝa perdriko
Blankavizaĝa perdriko | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Blankavizaĝa perdriko
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Arborophila orientalis (Horsfield, 1821) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Blankavizaĝa perdriko (Arborophila orientalis) estas mezgranda birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj subfamilio de Perdrikenoj.
Ĝi troviĝas nur en Indonezio precize en orienta Javo el la altaj teroj de Jango orienten en teritorio kiu historie kovris nur ĉ.7,000 km² kaj kiu nune kovras malpli da 2,500 km². Ties populacio estis dekomence ĉirkaŭkalkulata je 1,000-10,000 individuoj, sed ĝi poste estis trovata je kelkaj pliaj lokoj kaj povus konsiderinde superi tiun supran limon. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo. Ŝajne ĝi loĝas en interno de montaraj ĉiamverdaj arbaroj, el 500 m (sed kutime super 1,000 m) en montoj kies pintoj estas pli altaj ol 1,700 m.
Ĝi estas 28 al 30 cm longa, fortika, mallongkrura, arbarloĝanta perdriko. Gzenerale griza, malhela strieco en pli suba dorso kaj vosto, kun nigrecaj krono kaj nuko, kaj rimarkinde blankecaj frunto, vangoj kaj gorĝo. Fakte preskaŭ la tuta kapo estas blanka. La flugiloj estas brunecaj kun malhelaj pintoj en internaj flugilplumoj kaj ruĝecaj en flugoplumoj. La beko estas nigra kaj la kruroj ruĝaj; estas ankaŭ ruĝeca okulringo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Arborophila orientalis[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 10an de julio de 2007.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- En angla Arkivigite je 2011-06-04 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 9an de januaro de 2011]
- BirdLife Species Factsheet. Arkivigite je 2009-01-03 per la retarkivo Wayback Machine
|