Blazono de Grekio
Blazono de Grekio | |
---|---|
La blazono de Grekio
| |
Uzata ekde: | 1975 |
La dekstre bildigita ŝtata blazono de Grekio en sia nuna formo oficialas ekde la jaro 1975. Ĝi uzas la naciajn kolorojn blanko kaj bluo.
Priskribo
La blazono montras bluan blazonŝildon, en kiu videblas blanka kruco konata el la supra maldekstra angulo de la ŝtata flago de Grekio.
La ŝildon ĉirkaŭas laŭrokrono.
Historio
Unua versio de la blazono jam konatiĝis en 1827. La blazono tiutempe estis simbolo de la bataloj pri libereco, kiuj en 1830 gvidis al ŝtata sendependiĝo de Grekio de la Otomana Imperio.
Historia evoluo
-
la sigelo de la provizora greka registaro (1822-1828). Ĝi montras la diinon Atena kun sia simbolo, la strigo.
-
la emblemo de la unua helena respubliko sub guberniestro Ioannis Kapodistrias (1828-1832) estis la fenikso.
-
blazono de la Reĝlando Grekio dum la rego de Otto la 1-a de Grekio (1833-1862), inspirita de la blazono de la Vitelsbaĥoj
-
blazono dum la rego de la dinastio de Glücksburg (1863-1924)
-
la malgranda ŝtata blazono (1863-1924 kaj 1935-1973)
-
la blazono de la kreta ŝtato (1897-1913)
-
la malgranda ŝtata blazono (1924-1935)
-
nova versio post la remonarkiigo sub Georgo la 2-a 1936-1973
-
la nuna armea formo de la blazono de Grekio, videbla inter alie sur armeuniformaj ĉapoj
-
la nuna civila formo de la blazono de Grekio
|