Blazono de Gronlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de Gronlando
La oficiala blazono de Gronlando
La oficiala blazono de Gronlando
Uzata ekde: la 1-an de majo 1989
vdr

La blazono de Gronlando konsistas el blanka ursoglaciurso sur blazonŝildo de blua fono. Ĝi enkondukiĝis kiel oficiala blazono de Gronlando la 1-an de majo 1989. Antaŭe tamen jam en 1666 la reĝo Frederiko la 3-a de Danio-Norvegio uzis ĝin.

En la plej fruaj versioj de la blazono la blanka urso levis la dekstran brakon, kiel kutime heraldikaj bestoj gestas per sia dekstra brako. Ĉar la gronlandanoj tamen observis kaj kredas, ke blankaj ursoj kutime atakas per sia maldekstra brako, oni ŝanĝis la flankon kaj nun la blazona blanka urso levas sian maldekstran brakon. Ĉar en la oficiala blazona priskribo ne estas mencio, pri kiu brako temu, la ŝanĝo ne estis problema.