Sigelo de Maŭritanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Blazono de Maŭritanio)
Sigelo de Maŭritanio
La sigelo de Maŭritanio
La sigelo de Maŭritanio
Lando:  Maŭritanio
Uzata ekde: la 3-a de aŭgusto 1960
vdr

La blazono aŭ formale sigelo de Maŭritanio estis adoptita la 3-an de aŭgusto 1960, post kiam la ŝtato Maŭritanio ekestis post la epoko de franca koloniado kadre de Franca Okcidenta Afriko. Ĝi fone montras sur verda disko la flagon de Maŭritanio - kun kvinpinta stelo kaj la islama simbolo de duonluno en heraldika oro. Malfone montratas daktilopalmo kaj plantoj de milio. Ĉirkaŭ la sigelo legeblas la nomo de la ŝtato, Islama Respubliko Maŭritanio, en araba kaj franca lingvoj - الجمهورية الإسلامية الموريتانية [al-Ĝumhūrīja al-Islāmīja al-Mūrītānīja], laŭ sistemo DMG al-Dschumhūrīya al-Islāmīya al-Mūrītānīya, respektive République Islamique de Mauritanie.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]