Blufrunta ruĝvostulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blufrunta ruĝvostulo
Blufrunta ruĝvostulo, masklo ĉe Himaĉal Pradeŝ, Barato
Blufrunta ruĝvostulo, masklo ĉe Himaĉal Pradeŝ, Barato
Blufrunta ruĝvostulo, ino
Blufrunta ruĝvostulo, ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Phoenicurus
Specio: Ph. frontalis
Phoenicurus frontalis
(Vigors, 1832)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blufrunta ruĝvostuloBlufrunta fenikuro (Phoenicurus frontalis) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj la genro de Phoenicurus, Ruĝvostuloj laŭ popola nomigo aŭ Fenikuroj laŭ adapto de la scienca nomo. La latina scienca nomo de la genro devenas el latinigitaj vortoj de la antikva greka kiuj signifas “purpura” aŭ “ruĝa” (feniko) kaj “vosto” (uros) kaj fakte la plej karaktera eco de la genro estas longa ruĝeca vosto el la nuanco de brikopulvoro pli malpli.

Masklo ĉe Mailee Thaaĉ en distrikto Kullu-Manali en Himaĉal Pradeŝ, Barato.

La specifa parto de la scienca nomo frontalis aludas al la frunto, ĉar vere ĝi estas la plej rimarkinda karaktero kaj distingilo, ĉar montras tre brilan bluan koloron, kiu etendiĝas ne tiom brile kaj iom malhelblua al la resto de la kapo, gorĝo, nuko kaj supra dorso. La subaj partoj, la resto de la dorso kaj la pugo estas helruĝoranĝaj. La ruĝeca vosto, karaktera de la genro, en tiu specio montras supre nur ruĝecajn eksterajn vostoplumojn dum la centraj estas malhelbrunaj kaj preskaŭ nigrecaj. La flugiloj estas brunaj.

Ĝi troviĝas en Butano, Ĉinio, Barato, Laoso, Birmo, Nepalo, Pakistano, Tajlando kaj Vjetnamio. Ties natura habitato estas moderklimataj arbaroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]