Blukapa arbarkolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blukapa arbarkolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Turturo Turtur
Specio: Blukapa arbarkolombo Turtur brehmeri
Gustav Hartlaub 1865
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blukapa arbarkolombo, Turtur brehmeri konata ankaŭ kiel Blukapa kolombo estas mezgranda birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas kolombojn kaj turtojn ene de la genro de Kukolkolomboj nome Turtur, iom simila al genro Streptopelia, sed kun pli longa vosto.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La Blukapa arbarkolombo estas disvastigata tra la sovaĝaj pluvarbaroj de ekvatora mez-okcidenta Afriko, kaj pli precize en la landoj de la tuta marbordo de la Golfo de Gvineo nome en Sieraleono, Gvineo, Liberio, Eburbordo, Ganao, Togolando, Niĝerio, Kameruno, Gabono, Ekvatora Gvineo, Respubliko Kongo, Angolo, kaj nur en unu interna lando nome Centr-Afrika Respubliko.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas ĝis 25 cm longa, ruĝbruna arbarkolombo de longa vosto kaj blugriza kapo, brilegajn verdajn makulojn en la flugiloj, ruĝeca beko, malhelbruna irizo kaj malhelruĝaj kruroj. Ambaŭ seksoj estas similaj. La junuloj estas pli senkoloraj ol la plenkreskuloj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La Blukapa arbarkolombo konstruas neston en arboj el bastonetoj, folioj kaj alia vegetala materialo. Ties dieto konsistas ĉefe el semoj, faliĝintaj fruktoj, insektoj kaj aliaj etaj animaloj kaptitaj en la manĝogrundoj. La ino plej ofte demetas unu aŭ du ovojn.

Tiu ĉi specio estas tre disvastigata kaj loke komuna tra ties granda teritorio kaj pro tio la Blukapa arbarkolombo, estas konsiderata kiel ĉe Ple Malgranda Zorgo ĉe la IUCN, Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]