Bobby Driscoll

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bobby Driscoll
Persona informo
Bobby Driscoll
Naskonomo Robert Cletus Driscoll
Naskiĝo 3-an de marto 1937 (1937-03-03)
en Cedar Rapids
Morto 30-an de marto 1968 (1968-03-30) (31-jaraĝa)
en Orienta Vilaĝo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kora malsufiĉo vd
Tombo City Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater University High School • profesia lernejo Hollywood vd
Profesio
Okupo aktoro • teatra aktoro • televida aktoro • filmaktoro • voĉaktoro vd
Aktiva dum 1943–1965 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bobby DRISCOLL (la 3an de marto 1937 - la 31an de marto 1968) estis usona kina kaj televida aktoro, kiu iĝis fama kiel mirinfano en la 1940-aj jaroj. Lia kariero eksplodis kiel infano kaj kraŝis kiel plenkreskulo, ĝis lia morto kiel anonimulo en la aĝo de 31.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Bobby naskiĝis en la urbo Cedar Rapids en Iovao kaj kvarjaraĝa li translokiĝis kun sia familio al Los-Anĝeleso. Tie li trapasis ekranteston kaj ricevis sian unuan rolon en kino en la filmo The Lost Angel. En 1946 li ludis en la filmo So Goes My Love [1][2].

Walt Disney signis lin al kontrakto kaj en 1946 Bobby ĉefrolis en la filmo Song of the South kiu kombinis aktoradon kaj animacion kaj lia kariero ekis. En la sama jaro, li ludis ĉefrolon en la filmo So Dear to my Heart por kiu li estis nomumita por Akademia Premio por Junularo sed kiu ne estis disdonita tiun jaron [3][4][5][6].

Bobby estis pruntedonita al RKO por partopreni la filmon The Window en la rolo de Tommy, knabo kun evoluinta fantazio kiu rigardas murdon kaj neniu kredas lin. La filmo estis granda sukceso kaj Bobby gajnis la Akademian Premion por Junularo por So Dear to My Heart kaj The Window. Ĉi tiu premio estis disdonita en la jaroj 1934-1960 kaj dek du ludantoj gajnis ĝin. La premio estis donita al li de Donald O'Connor [7][8].

En 1950 li rolis kiel Jim Hawkins en la Treasure island de Disney kaj lia kariero pintis en tiu ĉefrolo. Lia lasta rolo en la Disney-studioj estis sinkronigi Peter Pan en la desegnofilmo Peter Pan (1953).

Li tiam estis maldungita kaj lia kariero komencis malkreski. Li aperis en negravaj filmoj kaj radio- kaj televidspektakloj. Li komencis uzi drogojn kaj partoprenis plurajn rabojn, pro kiuj li plenumis sesmonatan malliberecan punon.

En 1956 li geedziĝis kun Marilyn Jean Rush kaj ili havis du filinojn kaj filon. Ili divorcis en 1960.

En 1965 li translokiĝis al Novjorko kaj estis membro de la laborrenkontiĝo "Factory" de Andy Warhol. Lia ĝenerala stato plimalboniĝis pro droguzado.

Morto[redakti | redakti fonton]

La 30-an de marto 1968, Driscoll estis trovita morta en forlasita konstruaĵo en la East Village. Nekropsio montris ke li mortis pro drog-induktita kora malsufiĉo. Li ne estis identigita kaj estis entombigita en tombejo por anonimuloj sur Hart Island, proksime de la Bronkso. Neniu interesiĝis pri li.

Nur post 19 monatoj lia patrino interesiĝis pri li ĉar ŝi volis, ke li renkontu sian mortantan patron. Kun la helpo de fingrospuroj kiujn la polico havis de malliberigo kaj lia kadavro, la nekonata viro estis identigita kiel Bobby Driscoll kaj tomboŝtono estis metita sur lian tombon.

Bobby Driscoll havas stelon sur la Trotuaro de famo en Holivudo.

Literaturo (elektita)[redakti | redakti fonton]

  • Byron Haskin – interviewed by Joe Adamson, The Directors Guild Of America and The Scarecrow Press, Inc. Metuchen, N.Y. and London, 1984 (ISBN 0-8108-1740-3) – pages 166–186 (on Treasure Island, 1950)
  • Natasha Fraser-Cavassoni, Sam Spiegel – The Incredible Life and Times of Hollywood's Most Iconoclastic Producer [...], 2003 Simon & Schuster, New York, London, Toronto, Sydney, Singapore, (ISBN 0-684-83619-X) – pages 119–20, 134, 143, 267, 361 (on When I Grow Up,1951)
  • Richard Fleischer, Just Tell Me When To Cry – a Memoir, 1993 Carroll & Graf Publishers, Inc., New York (ISBN 0-88184-944-8) – pages 79–83, 103 (on The Happy Time, 1952)
  • Suzanne Gargiulo, Hans Conried – A Biography; with a Filmography and a Listing of Radio, Television, Stage and Voice Work, McFarland & Company Inc., Jefferson, North Carolina, 2002 – pages 78–79 (on Peter Pan, 1953)
  • Michael Duncan and Christine McKenna, Semina Culture – Wallace Berman & His Circle, Santa Monica Museum Of Art, 2005 (on Driscoll's Artworks)
  • Marc Elliot, Walt Disney – Hollywood's Dark Prince – A Biography, 1993, 1994, Andre Deutsch (publisher) Ltd., First (UK) Paperback edition, London, 1995, (ISBN 0-233-98961-7)
  • Rudy Behlmer, Memo from David O. Selznick, The Viking Press, New York and Macmillan Company of Canada Ltd., 1972, ISBN unknown – pages 43n, 310, 431
  • Maltin, Leonard. The Disney Films. Crown Publishers Inc., New York, 1973. LOC No. 72-84292. ISBN unknown – pages 74, 76, 78, 83–85, 87–88, 97–100, 107
  • Mosley, Leonard. The Real Walt Disney. Grafton Books, 1986. (ISBN 0-246-12439-3).
  • Smith, David. (1999) Disney: The First 100 Years. Glendale, CA: Disney Editions. ISBN 978-0786864423.


  • Zanuck, Darryl F. and Rudy Behlmer, editor. Memo from Darryl F. Zanuck: The Golden Years at Twentieth Century-Fox. (1995) (ISBN 0-8021-3332-0).
  • Holmstrom, John. The Moving Picture Boy: An International Encyclopaedia from 1895 to 1995, Norwich, Michael Russell, 1996, pages 202–203.
  • David Dye, Child and Youth Actors: Filmography of Their Entire Careers, 1914–1985. Jefferson, NC: McFarland & Co., 1988, pages 62–64.
  • Best, Marc. Those Endearing Young Charms: Child Performers of the Screen, South Brunswick and New York: Barnes & Co., 1971, pages 80–84.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Peregrine, Peggy, "Studio Round-Up meets Bobby Driscoll", Picturegoer, November 19, 1949.
  2. Cini, Zelda, "Hot-Rod Stage Shares Affections of Bobby Driscoll", Hollywood Studio Magazine, March 1977, paĝo 12. Arkivigite je 2019-02-12 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Lost Angel – Bobby's very first filmrole. www.bobbydriscoll.net. Alirita September 2, 2008.
  4. Schallert, Edwin, "So Goes My Love – Engaging Trumpery", May 24, 1946.
  5. "Baby Oscar For Young Star", The Daily Courier, Conellesville (Pennsylvania), March 31, 1950. , "Winners Of Honors Named", The News, Frederick (Maryland), March 24, 1950.
  6. Oscar-Winners and Nominees of 1949. Arkivita el la originalo je December 6, 2008. Alirita September 2, 2008.
  7. "Walt's "Sweetheart Team"", Lincoln Sunday Journal and Star, November 10, 1946.
  8. So Dear to My Heart – actual production dates. Alirita October 17, 2008.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]