Lully FR

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Boillon)
- La mallongigo FR en Lully FR staras por la svisa Kantono Friburgo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Lully.

Lully
Blazono de Lully
Blazono de Lully
Blazono de Lully
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Brojo
Koordinatoj  46° 50′ 0″ N 6° 50′ 41″ O / 46.83333 °N, 6.84472 °O / 46.83333; 6.84472 (mapo)Koordinatoj: 46° 50′ 0″ N 6° 50′ 41″ O / 46.83333 °N, 6.84472 °O / 46.83333; 6.84472 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1004
Areo 5,44 km²
Alteco 494 m super marnivelo
Poŝtkodo 1470
Komunumkodo 2035
Mapo de Lully
Mapo de Lully
Mapo de Lully
vdr

Lully estas komunumo en la distrikto Brojo en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 1004 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Lully situas en la friburga eksklavo de Estavayer sur la molasaj montetoj inter la baseno de la Lago de Neŭŝatelo kaj la ebenaĵo de Brojo. La komunumo konsistas el la tri vilaĝoj Lully, Boillon kaj Seiry, krome la setlejoj Champs de la Croix kaj Mussillens. La komunumon senakvigas suden al la Eta Glano la rojoj Le Bainoz kaj L'Arignon kaj norden la Muelejrojo al la Lago de Neŭŝatelo.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,50 km², de kiuj 20,4% estas kovritaj de arbaro, 66,5% servas por agrikulturo kaj 12,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Lully limas en sudo al Estavayer-le-Lac, en oriento al Les Montets, en sudo al Murist, kaj en okcidento al Châbles.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Lully atingeblas pere de flankaj vojoj de la najbaraj komunumoj. Tra la komunumo pasas la svisa aŭtovojo A1 kaj en oriento de ĝia teritorio situas la aŭtovoja alveturejo de Estavayer-le-Lac, tra la kantona vojo nr- 150, kiu formas la orientan komunumlimon. Okcidente de la alveturejo Estavayer-le-Lac sur komunuma teritorio situas la aŭtovoja ripozejo Rose de la Broye" [Rozo de la Brojo].

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum mezepoko Lully apartenis al la Senjorujo Estavayer, kaj kun kiu ĝi en la jaro 1536 fariĝis friburga havaĵo. Ĝis la Helveta Revolucio de 1798 ĝi apartenis al la Voktejo Estavayer, kiu poste estis ĝis 1848 friburga distrikto. Surbaze de la konstitucio de 1848 Lully estis integrita al la distrikto Brojo. Kun efiko de la 1-a de januaro 2006 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Boillon kaj Seiry estis integritaj al la komunumo Lully.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Aliaj lokoj kun la nomo Lully

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]