Boleslavo la 3-a (Pollando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Boleslavo la 3-a Kurbabuŝa)
Saltu al: navigado, serĉo
Boleslavo la 3-a
Reganto de Pollando
Boleslavo la 3-a, "la Kurbabuŝa", desegnaĵo de Jan Matejko, 19-a jarcento
Boleslavo la 3-a, "la Kurbabuŝa", desegnaĵo de Jan Matejko, 19-a jarcento
Persona informo
Devena nomo pole Bolesław III Krzywousty
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1086 (1086-08-20)
en Krakovo
Morto 28-an de oktobro 1138 (1138-10-28) (52-jara)
en Sochaczew
Tombo Płock Cathedral [#]
Ŝtataneco Pollando [#]
Familio
Dinastio Piastoj [#]
Patro Władysław I Herman [#]
Patrino Judith of Bohemia [#]
Gefratoj Agnes I, Abbess of Quedlinburg • Zbigniew of Poland [#]
Edzino Zbyslava of Kiev • Salomea of Berg [#]
Idoj Władysław II the Exile • Richeza of Poland, Queen of Sweden • Bolesław IV the Curly • Mieszko III the Old • Dobroniega of Poland • Judith of Poland • Henry of Sandomierz • Agnes of Poland • Casimir II the Just • Q11754917 [#]
Reganto de Pollando Herb Polski.svg
Regado duko 1107-1138
Antaŭulo Vladislao la 1-a Herman
Sekvanto Vladislao la 2-a, "la Forpelita"
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Boleslavo la 3-a Kurbabuŝa (naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1086, mortis la 28-an de oktobro 1138) estis pola princo de la dinastio de Piastoj, filo de Vladislao la 1-a Herman kaj de Judita de Bohemio, filino de ĉeĥa reĝo Vratislav la 2-a. Por eviti batalon pri regado de siaj kvin filoj, li fiksis principon de sinjoreco.

Pollando dum la regado de Boleslavo la 3-a Kurbabuŝa
Divido de la lando de Boleslavo la 3-a Kurbabuŝa:
  •  Sinjora Provinco
  •  Feŭdo de Pollando kontrolata de la ĉefduko
  •  Provinco de Ladislao la 2-a
  •  Provinco de Boleslao la 4-a
  •  Provinco de Mjeŝko la 3-a
  •  Provinco de Henriko de Sandomierz
  •  Vidvin-heredaĵo de Salomea el Berg

Pollando dum feŭda dispartigo[redakti | redakti fonton]

Pollando dum feŭda dispartigo estis periodo en la historio de Pollando, kiu konvencie daŭris ekde 1138 ĝis la kronado de Ladislao la 1-a (Ladislao la Ulnolonga) en 1320. Karakteriza kvalito de tiu periodo estis progresanta diserigo de la pola ŝtato al ĉiam pli etaj, grandparte sendependaj, feŭdaj teroj. La procezo estis ligita multobliĝo de la dinastio de Piastoj, kies ĉiu ano, laŭ la pola kutimjuro, havis la rajton posedi parton de la patra heredaĵo. Similaj procezoj okazis en la historio de la piasta lando jam antaŭe, sed tiam oni sukcesis ilin frue bremsi.

La longa periodo de feŭda dispartigo kontribuis al veko de regionaj diferencoj. kresko de signifo de grandsinjoroj kaj alta pastraro. Manko de forta centra decidorgano, kiu kapablus en siaj manoj koncentri la potencon de la reĝlando, kaj samtempe ofta manko de kunlaboremo inter la dukoj kaŭzis malfortiĝon de Pollando. Tial haltis la tendenco de plivastigado de la lando kaj ĝi perdis grandan parton de sia teritorio. En la periodo de feŭda dispartigo memstariĝis pomeriaj duklandoj (okcidenta Pomerio iris sub influon de Margraflando Brandenburgio, kaj Gdanskan Pomerion en la 14-a jarcento transprenis la Ordeno de germanaj kavaliroj); Brandenburgio transprenis Lubuŝion kaj sileziaj duklandoj iĝis grandparte dependaj de la Landoj de Krono ĉeĥa.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Bolesław III Krzywousty en la pola Vikipedio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]