Bombakoideoj
Bombakoideoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La Bombakoideoj (Bombacoideae) estas subfamilio en la familio de la Malvacoj (Malvaceae). Al la subfamilio ankaŭ apartenas 16 ĝis 21 (iam ĉ. 30) genroj kun ĉ. 120 specioj. Ekzemple la baobabo (Adansonia digitata), kiu apartenas al la plej karakterizitaj arboj de la afrika naturo, apartenas al tiu familio.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Vegetaj karakterizaĵoj
[redakti | redakti fonton]Estas arboj, kiuj atingas alton de ĉ. 70 metroj. La alterne starantaj folioj estas simplaj aŭ fingroforme palmataj.
Generaj karakterizaĵoj
[redakti | redakti fonton]La duseksaj floroj estas radiosimetriaj kaj kvin nombraj kun duobla perianto. La sepaloj estas pli aŭ malpli kunkreskintaj. La floroj havas kvar stamenojn.
Sistematiko
[redakti | redakti fonton]Unuopaj iamaj genroj kaj specioj, kiuj iam apartenis al la tribo Durioneae, ekzemple durio (Durio zibethinus), apartenas hodiaŭ al la subfamilio Helicteroideae kaj la specioj apartenas al la tribo Matisieae kaj al la Malvoideae.
La subfamilio Bombacoideae enhavas 21 genrojn[1]:
- tribo Adansonieae: Ili havas ĉ. 15 genrojn:
- Adansonia L.: Ĝi enhavas ĉ. naŭ speciojn, en Afriko, Madagaskaro kaj Aŭstralio.
- Aguiaria DUCKE: Al ĝi apartenas unu specio:
- Aguiaria excelsa DUCKE: Ĝi hejmiĝas en Brazilo.
- Bernoullia OLIV.: Ĝi havas unu specion:
- Bernoullia flammea OLIV.: Ĝi hejmiĝas en la Neotropiso.
- Bombacopsis PITTIER: Ĝi enhavas ĉ. 20 speciojn. Apartenas al la genro Pachira.
- Bombax L. (sin.: Salmalia SCHOTT & ENDL.): la indikoj el diversaj fontoj nombras 8 ĝis 60 speciojn.
- Catostemma BENTH.: La du specioj estas disvastigataj en la nordo de Sudameriko.
- Cavanillesia RUIZ & PAV.: La kvin specioj hejmiĝas en la neotropiso.
- Ceiba MILL. (sin.: Campylanthera SCHOTT & ENDL., Chorisia H.B.K., Eriodendron DC., Erione SCHOTT & ENDL., Spirotheca ULBR.): La 10 ĝis 17 specioj estas disvastigitaj en la neotropiso; unu specioj hejmiĝas en okcidenta Afriko.
- Eriotheca SCHOTT & ENDL.: la 12 specioj hejmiĝas en la neotropiso.
- Gyranthera PITTIER: la nur du specioj venis el Panamo kaj Venezuelo.
- Huberodendron DUCKE: La kvar specioj estas disvastigitaj en la neotropiso.
- Neobuchia URB.: Nur kun unu specio:
- Neobuchia paulinae URB.: Tiu ĉi endemio venis el Haitio.
- Pachira AUBL.: La 24 ĝis 46 specioj estas disvastigitaj en Neotropiso kaj Afriko.
- Pseudobombax DUGAND: La 15 ĝis 20 specioj hejmiĝas el la neotropiso.
- Scleronema BENTH.: La du specioj hejmiĝas en suda Ameriko.
- Spirotheca ULBR.: la 5 ĝis 9 specioj troviĝis en la neotropiso.
- tribo Ochromeae: Ĝi nur havas du genrojn kaj kvin speciojn:
- Ochroma SW.: Ĝi nur konsistas el unu specio:
- Ochroma pyramidale (CAV.) URBAN, sin.: Ochroma lagopus SW.): Ĝi hejmiĝas en la neotropiso.
- Patinoa CUATREC.: La kvar specioj hejmiĝas el la tropika Sudameriko.
- Ochroma SW.: Ĝi nur konsistas el unu specio:
- "Septotheceae":
- Septotheca ULBR.: Ĝi nur konsistas el unu specio (el kvin ĝis 11 specioj):
- Septotheca tessmannii ULBR.: Ĝi hejmiĝas en Peruo.
- Septotheca ULBR.: Ĝi nur konsistas el unu specio (el kvin ĝis 11 specioj):
- Tribus Fremontodendreae:
- ×Chiranthofremontia (= Chiranthodendron × Fremontodendron): Ĝi konsistas nur el unu klano:
- ×Chiranthofremontia lenzii HENRICKSON
- Chiranthodendron SESSÉ EX LARREAT.: Ĝi nur konsistas el unu specio:
- Chiranthodendron pentadactylon LARREAT.: Ĝi hejmiĝas en Meksikio kaj Gvatemalo.
- Fremontodendron COVILLE: Ĝi konsistas nur el malmultaj specioj kiuj estas rigardataj de kelkaj aŭtoroj kiel subspecio de Fremontodendron californicum.[2] Ĉe kelkaj aŭtoroj ili estas la specioj:
- Fremontodendron californicum (TORR.) COVILLE: Ili hejmiĝas en Kalifornio, Arizono kaj Malsupra Kalifornio.[3]
- Fremontodendron decumbens R.M.LLOYD (sin.: Fremontodendron californicum (TORR.) COVILLE subsp. decumbens (R.M.LLOYD) MUNZ): Ĝi venis el Kalifornio.[3]
- Fremontodendron mexicanum DAVIDSON: Ĝi hejmiĝas de Kalifornio kaj la meksika ŝtato Kalifornio ĝis Baja Norte.[3]
- ×Chiranthofremontia (= Chiranthodendron × Fremontodendron): Ĝi konsistas nur el unu klano:
Uzado
[redakti | redakti fonton]Kelkaj specioj ankaŭ havas ekonomian intereson. La ligno liveras la balsaman lignon (Ochroma pyramidale).
Aliaj arboj liveras fibrojn por kapoko, ekzemple la Kapok-barboj (Ceiba pentandra) kaj la azia kapokarbo (Bombax ceiba) kaj aliaj specioj.[4]
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Familie der Malvaceae und dort auch der Unterfamilie der Bombacoideae bei der APWebsite. (Abschnitte Beschreibung und Systematik)
- David John Mabberley: Mabberley’s Plant-Book. A portable dictionary of plants, their classification and uses. 3. Auflage, Cambridge University Press 2008, ISBN 978-0-521-82071-4.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Systematik der Malvaceae.
- ↑ Walter M. Kelman: A revision of Fremontodendron (Sterculiaceae). In: Systematic Botany, Volume 16, Issue 1, 1991, S. 3–20. JSTOR 2418969
- ↑ 3,0 3,1 3,2 Bombakoideoj en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando.
- ↑ Susanne Bickel-Sandkötter: Nutzpflanzen und ihre Inhaltsstoffe. Quelle & Meyer Verlag, Wiebelsheim 2001, ISBN 3-494-02252-6.