Steinfurt
Steinfurt | ||||||
| ||||||
mezgranda distrikta urbo • ĉefurbo de distrikto en Germanio • urba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Nordrejn-Vestfalio | |||||
Distriktaro | Distriktaro Münster | |||||
Distrikto | Distrikto Steinfurt | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 02551 (Burgsteinfurt), 02552 (Borghorst) | |||||
Poŝtkodo | 48565 | |||||
Aŭtomobila kodo | ST | |||||
Oficiala Municipokodo | 05566084 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Andreas Hoge | |||||
Partio de komunumestro | CDU | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 35102 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 52° 9′ N, 7° 20′ O (mapo)52.150457.33664Koordinatoj: 52° 9′ N, 7° 20′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 65 m | |||||
Areo | 111,42 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.steinfurt.de/ | |||||
Steinfurt estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Steinfurt de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio, kaj estas la administra centro de la distrikto. Fine de decembro 2022 la urbo havis 35 102 loĝantojn.
Ĝia teritorio apartenas al la historia regiono Monastera Lando, al kiu ankaŭ apartenas tri najbaraj distriktoj kaj la urbo Monastero, germane Münster (Westfalen); la historia regiono ne havas fikse difinitajn limojn - pli-malpli limoj estas la mezalta montaro Teŭtoburga Arbaro nordoriente, la rivero Lippe sude kaj la limo al la najbara ŝtato Nederlando okcidente.
Vidindaĵoj interalie estas la historia centro de la urboparto Burgsteinfurt, tiea kastelo, kaj la pejzaĝa parko Bagno fondita en 1765.
En Steinfurt vivis Helmut Klünder, membro de ekde pluraj generacioj esperantlingva familio kaj do denaska esperantisto.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Steinfurt per individua motora trafiko konektiĝas al la federacia vojo , de tie al la aŭtovojoj kaj , kaj kompreneble ankaŭ havas fervojan stacidomon.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|