Saltu al enhavo

Botanika kaj zoologia ĝardeno de Tsimbazaza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Botanika kaj zoologia ĝardeno de Tsimbazaza
botanika ĝardeno, bestoĝardeno [+]

LandoMadagaskaro
SituoAntananarivo
- koordinatoj18° 55′ 48″ S, 47° 31′ 34″ O (mapo)-18.9347.5261Koordinatoj: 18° 55′ 48″ S, 47° 31′ 34″ O (mapo) [+]

Botanika kaj zoologia ĝardeno de Tsimbazaza (Madagaskaro)
Botanika kaj zoologia ĝardeno de Tsimbazaza (Madagaskaro)
DEC
Map
Botanika kaj zoologia ĝardeno de Tsimbazaza

Vikimedia Komunejo:  Tsimbazaza Zoo [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Botanika kaj zoologia ĝardeno de Tsimbazaza (france Parc botanique et zoologique de Tsimbazaza: malagase Valan-javamaniry amam binin' i Tsimbazaza) estas nacia parko kiu protektas kaj konservas lokajn flaŭron kaj faŭnon en la kvartalo Fiadanana en Antananarivo, la malagasa ĉefurbo.

Ĉiu regiono de Malagasio estas reprezentata per vegetaĵaro kiu diferencigas ĝin de la aliaj regionoj. Ekzemple, la regiono Tamatave estas reprezentata per la "ravinala" aŭ la arbo de la vojaĝanto (vidu sub bildgalerio). Proksime de la (artefarita) lago, oni povas ekzemple trovi akvajn hiacintojn aŭ nimfeojn kun purpuraj floroj. En la nordo de la parko troviĝas ekzemple endemiaj orkidacoj kiuj ekzistas nur en Madagaskaro. Ankaŭ videblas en la parko baobaboj kaj plantojn kiuj reprezentas la plej sekan parton de Madagaskaro. Sen forgesi ankaŭ, ke Madagaskaro estas riĉa je kuracaj plantoj, tipa vegetaĵaro, spicoj (vanilo, pipro, cinamo). Madagaskaro estas lando, kiu gastigas bestojn de maloftaj specioj. Lemuroj estas unu el la bestoj kiuj allogas vizitantojn al ĉi tiu loko.

Muzeo[redakti | redakti fonton]

La parko havas muzeon kiu celas informi la publikon pri la vivmedio kaj la naturo kiu ekspozicias unikan kolekton de la malagasa sovaĝa faŭno kaj flaŭro, ankaŭ de malaperintaj specioj, inkluzive de elefanta birdo kaj gigantaj lemuroj. Ĝi ankaŭ gastigas grandan sekplantaron (herbaria koda TAN) kun ĉirkaŭ 80 000 plantspecimenoj. En novembro 1989, la malagasan sekcion de WWF tie malfermis ekologian mediprotektan edukcentron. La muzeo estas ankaŭ reprezenta por la etnografio kaj kulturo de Madagaskaro.

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]