Arbara braĥipodio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Brachypodium sylvaticum)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Arbara braĥipodio

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Subregno: Vaskulaj plantoj Tracheobionta
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonoj Liliopsida
Ordo: Poaloj Poales
Familio: Poacoj Poaceae
Subfamilio: Pooideoj Pooideae
Tribo: Braĥipodieoj Brachypodieae
Genro: Braĥipodio Brachypodium
Specio: B. sylvaticum
Brachypodium sylvaticum
(Huds.) P.Beauv. 1812
Sinonimoj

Bromus sylvaticus (Huds.) Pollich
Festuca sylvatica (Huds.)

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La arbara braĥipodio (Brachypodium sylvaticum) estas staŭdo kiu apartenas al la familio de la Poacoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Folioj

La herbotufkonstituanta planto altas 50 ĝis 120 cm, kaj havas tre mallongajn rizomojn. La maldika tigo havas 4 ĝis 5 nodojn, malsupre ofte estas rompeta kaj ĉirkaŭ la nodoj forte harkovrita. La liniforma, ofte superpendanta, dise harhava folio havas tre malfortajn eĝojn. La iome malhelverda supren direktita malsupro de la folio havas briligantan, blankan meznervuron. La foliingoj estas harhavaj. La ligulo longas 3 milimetrojn. La arbara braĥipodio floras en julio kaj aŭgusto per pliofte iome superpendanta paniklo kun 6- ĝis 15-flora, 25 milimetrojn longaj spikoj. La malsupra glumo proksimume longas 10 milimetrojn kaj ofte havas sinuan ariston, kiu estas kiel longa tiel la glumo. La supra glumo proksimume longas 8 milimetrojn. La anteroj longas 3 milimetrojn. La frukto estas kariopso.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La specio vegetas precipe en la palearktiso, inter kio en Nordafriko. En la orientaliso, arbara braĥipodio troviĝas nur en la montaro. Ĝi preferas humidajn, fekundajn, kalkenhavantajn grundojn en maldensaj foliarbaroj kaj laŭlonge de arbarrandoj.

Gastigantoj[redakti | redakti fonton]

Fruktoj (grenoj)

La arbara braĥipodio estas gastiganto por la raŭpoj de la tagpapilioj multkolora dikkapulo, Thymelicus lineola, Thymelicus sylvestris kaj Lopinga achine kaj de la mikropapilioj Elachista luticomella, Elachista subocellea, Elachista gangabella, Helcystogramma lutatella kaj Micropterix schaefferi.

Parazitoj[redakti | redakti fonton]

La rustofungo Puccinia brachypodii var. brachypodii parazitas la folioj de arbara braĥipodio. Ergoto fungo parazitas ĝian ovarion. Konidioj de Sphacelia segetum produktitaj en Milium effusum kaŭzas plejofte ci-tiun malsanon.

Alilingve[redakti | redakti fonton]

  • Germane: Wald-Zwenke
  • Angle: False Brome, Slender False Brome, Wood False Brome
  • France: Brachypode des bois
  • Nederlande : Boskortsteel

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • germane Conert, H.J. 2000 : Pareys Gräserbuch. Die Gräser Deutschlands erkennen und bestimmen. Blackwell Wissenschafts-Verlag, Berlin, Wien. ISBN 3-8263-3327-6
  • germane Fischer, Manfred A. (Red.) 2005 : Exkursionsflora für Österreich, Liechtenstein und Südtirol. Oberösterreichisches Landesmuseum, Linz, ISBN 3-85474-140-5
  • germane Klapp, Ernst & Opitz von Boberfeld, Wilhelm 2006 : Taschenbuch der Gräser. 13. Auflage, Ulmer, Stuttgart, ISBN 978-3-8001-4775-5

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

maldekstre: arbara braĥipodio