Breitbart News

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Breitbart News
emblemo
retejo • novaĵretejo
Komenco 2007 vd
Lando(j) Usono vd
Ideologio

konservativismo en Usono • konservativismonaciismo

Posedata de Andrew Breitbart vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Breitbart News Network (ankaŭ konata kiel Breitbart News, BreitbartBreitbart.com) estas usona politika novaĵretejo fondita en 2007 fare de komentisto kaj entreprenisto Andrew Breitbart (1969-2012). La retejo estas identigita kun la ne-establita ekstrema dekstro, kaj eĉ kun la alternativa dekstro. Pluraj komentistoj nomis ĝin ekstremdekstra [1][2][3][4][5][6]. Ili ankaŭ havas ĉiutagan radioprogramon, Breitbart News Daily.

Steve Bannon ankaŭ havas gvidatan rolon en la retejo kaj transprenis administradon post kiam la fondinto mortis en 2012.

Breitbart havas ĉefsidejon en Los-Anĝeleso, Kalifornio, kun oficoj en Teksaso, Londono kaj Jerusalemo. Bannon funkcias kiel prezidanto, kun Alexander Marlow kiel ĉefredaktisto [7].

Novaĵraportoj, opiniokolumnoj kaj komentaĵoj estas publikigitaj en la retejo. La retejo estas konsiderata de multaj kiel dubinda ĵurnalisma institucio kaj eĉ estis difinita kiel falsa novaĵo fare de la redaktistoj de la angla Vikipedio, kie estis klarigite ke ĝi ne devus esti utiligita kiel fakta fonto por skribi enskribojn.

En oktobro 2018, Breitbart estis nigralistigita kiel fonto por faktaj informoj en Vikipedio [8]. Redaktisto Alex Marlow diris en komento ke "Vikipedio ĉiam havas kaj ĉiam estos falsaj novaĵoj, kaj ili scias tion. Ili kredas, ke faktoj estas submetitaj al demokratia procezo, kaj la solaj homoj, kiuj havas voĉdonrajton, estas la maldekstro en sia veziko, kiu redaktas Vikipedion. La mafio ne povas decidi kio estas "veramalvera". Eĉ en akademiaj rondoj tio estas konata, kaj ĉi tio estas la kialo kial Vikipedio ne estas akceptita en la plej multaj klasĉambroj" [9].

La artikoloj en la retejo tendencas esti ideologie partiaj kaj kelkaj el la enhavo publikigita sur ĝi estis priskribita kiel mizogineca kaj ksenofobia fare de kaj liberaluloj kaj konservativuloj [10].

Breitbart News estas unu el la plej popularaj novaĵejoj en Usono kaj la mondo, kaj laŭ la Alexa rangigo, ekde februaro 2017, la retejo estas rangita 29-a en Usono kaj 242-a en la mondo [11]. En junio 2019, la retejo estas vicigitaj 68-a kaj 309-a respektive.

Alternativa dekstro kaj akuzoj de rasismo[redakti | redakti fonton]

Breitbart estis akuzita de diversaj partioj je esti makulita per rasismo. En April 2016, la Jura Centro por la Malriĉa Sudo skribis ke "la retejo ŝanĝis sian vizaĝon kaj adoptis la ideojn de la ekstremaj finoj de la konservativa dekstro", kaj ke ĝi esprimas " rasismajn, kontraŭ-islamajn kaj kontraŭ-enmigrajn" ideojn. kaj ke ĝi fariĝis la ĵurnalisma brako de la alternativa dekstro [12].

Ben Shapiro, iama redaktisto ĉe Breitbart, skribis ke ekde la nomumo de Steve Bannon, la retejo iĝis "la preferata novaĵfonto por la Alternativa dekstro. En la retejo, ili komencis puŝi tagordon de blanka naciismo kiel respondo al politika. korekteco, kaj la komentsekcio iĝis puto de memeoj rekomendantaj blankulan superismon." [13]. Li akuzis alian redaktiston, Milo Yiannopoulos, ke li klopodis enkonduki la alt-dekstron dum la prezidenta kampanjo de Donald Trump. Shapiro rezignis de la retejo post kiam Breitbart rifuzis defendi ilian raportiston, Michelle Fields, kiu akuzis la kampanjestron de Trump, Corey Lewandowski, je atako [14] . Vidbendo montranta bildojn de la okazaĵo rivelis neniujn signojn de tia atako, kaj la polico ne prezentis akuzojn kontraŭ Lewandowski [15]. Krome, Breitbart estis difinita fare de la Kontraŭ-Misfama Ligo kiel "retejo kiu reprezentas blankulajn naciistojn, senbridajn antisemitojn kaj rasistojn de ĉiuj specoj" [16].

Por plia legado[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. . Is Trump’s new chief strategist a racist? Critics say so.. Washington Post (14. november 2016). Alirita 3. desember 2016.
  2. . President Barack Obama Warns Against ‘Us and Them’ Nationalism. Newsweek (16. november 2016). Alirita 3. desember 2016.
  3. . Beyond Rhodesia, Dylann Roof's manifesto and the website that radicalized him. Christian Science Monitor (20. juni 2015). Alirita 3. desember 2016.
  4. Donald Trump's Cabinet picks, so far. Associated Press (19. november 2016). Alirita 3. desember 2016.
  5. AppNexus bans Breitbart from ad exchange, citing hate speech. The Japan Times (24. november 2016). Alirita 3. desember 2016.
  6. . Make America hate again: how Donald Trump's victory has emboldened bigotry. Sydney morning Herald (19. november 2016). Alirita 3. desember 2016.
  7. Rainey, James (August 1, 2012).
  8. Samantha Cole (2a de oktobro 2018). «Wikipedia Bans Right Wing Site Breitbart as a Source for Facts». Vice.
  9. Adler, T.D. (3. oktober 2018). «Breitbart Blacklisted from Use on Wikipedia as 'Reliable Source' | Breitbart». Breitbart. la 6a de oktobro 2018.
  10. New York Times New York City Poll, August 2004, ICPSR Data Holdings, ‏2005-02-18
  11. Breitbart News 29th Most Trafficked Site in America, Overtakes PornHub and ESPN
  12. "Is Breitbart.com Becoming the Media Arm of the 'Alt-Right'?". Southern Poverty Law Center
  13. "I Know Trump's New Campaign Chairman, Steve Bannon. Here's What You Need To Know". Daily Wire. 2016-08-17.
  14. Michelle Fields, Ben Shapiro resign from Breitbart, Politico
  15. USA TODAY, Prosecutor drops simple battery case against Trump aide Lewandowski
  16. "The Alt-Right is coming to the White House". NBC News

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]