Bronzeŭfonjo
Bronzeŭfonjo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Bronzeŭfonjo, masklo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Euphonia mesochrysa (Salvadori, 1873) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Bronzeŭfonjo (Euphonia mesochrysa) estas specio de birdo de la genro de Eŭfonjoj, kiuj nun estas konsiderata membro de la familio de Fringedoj, sed antaŭe de la Traŭpedoj. Tiu genro enhavas birdojn kiuj estas tipe metalece malhelbluaj supre kaj brilflavaj sube. Kelkaj havas helbluajn makulojn kape aŭ oranĝecajn subajn partojn.
Ĝi troviĝas en mallarĝa strizono de orienta deklivaro de Andoj el okcidenta Bolivio al sudokcidenta Kolombio, laŭlonge de Ekvadoro kaj Peruo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj.
Ĝi estas eŭfonjo olivverdeca supra kaj pli olivecflava sube kun tre markata brilflava fruntomakulo. Tiu aspekto ĉe maskloj similas al tiu de inoj de aliaj eŭfonjoj. La ĝenerala olivecflava koloro pravigas la elekton de la komuna nomo pri “bronzo” kiu estas la dua radiko ene de la latina scienca nomo mesochrysa de la antikva greka “ĥriso's”.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- BirdLife International 2004. Euphonia mesochrysa[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 25an de julio 2007.
|