Brunów (Distrikto Lwówek Śląski)
Brunów | ||
germane: Braunau | ||
vilaĝo en Pollando | ||
---|---|---|
Provinco | Malsupra Silezio | |
Distrikto | Distrikto Lwówek Śląski (Löwenberg) | |
Komunumo | Komunumo Lwówek Śląski (Löwenberg) | |
Koordinatoj | 51° 8′ N, 15° 35′ O (mapo)51.13416666666715.584166666667Koordinatoj: 51° 8′ N, 15° 35′ O (mapo) | |
Alto super la marnivelo | 220 m | |
Loĝantaro | 129 | |
Poŝtkodo | 59-600 | |
Telefona antaŭkodo | 075 | |
Aŭtokodo | DLW | |
Estro | Łukasz Ziółkowski | |
Titolo de estro | vilaĝestro | |
Brunów – [prononcu brunuv], jen pole, ekde 1977, ĝis 1945 germane Braunau - estas ĉena vilaĝo en Malsupra Silezio. Ĝi situas en nuna Pollando, en komunumo Lwówek Śląski (Löwenberg), en samnoma distrikto kaj en Kaĉava montetaro, ĉe rivero Bóbr.
La unua priskribo pri Brunów devenas el la jaro 1351, kvankam komenco de la vilaĝo atingas la 12-a jarcenton. Dum sia historio la vilaĝo havis tri nomojn: Brunów – la plej malnova[mankas fonto], Braunau (ĝis la jaro 1945), Braniewo (ĝis la jaro 1977).
En la vilaĝo troviĝas barok-klasikisma palaco el la dua duono de la 18-a jarcento kun alo, ĉevalstalo, kaleŝejo, kapelo de familio Cottenet kaj restaĵoj de parko laŭ angla stilo. La palaco estis alikonstruita en la jaroj 1900-1901 kaj poste en 1977. Dum la Dua mondmilito ĉi tie lokiĝis sporta lernejo por Hitlerjugend kaj fine de la milito lernada centro por Volkssturm-anoj.
-
La palaco.
-
Eno de la palaco.
-
Estinta kaleŝejo.
Bibliografio kaj fontaĵo
[redakti | redakti fonton]- retejo de la komunumo (pole)
Vilaĝoj de la komunumo:
Bielanka (Lauterseiffen) • Brunów (Braunau) • Chmielno (Ludwigsdorf) • Dębowy Gaj (Siebeneichen) • Dłużec (Lang Neundorf) • Dworek (Höfel) • Gaszów (Gehnsdorf) • Górczyca (Hohndorf) • Gradówek (Hagendorf) • Kotliska (Kesselsdorf) • Mojesz (Nieder Mois) • Nagórze (Neundorf-Liebenthal) • Niwnice (Neuland) • Pieszków (Petersdorf) • Płóczki Dolne (Nieder Görisseiffen) • Płóczki Górne (Ober Görisseiffen) • Radłówka (Hartelangenvorwerk) • Radomiłowice (Radmannsdorf) • Rakowice Małe (Wenig Rackwitz) • Rakowice Wielkie (Groß Rackwitz) • Skała (Hohlstein) • Skorzynice (Hartliebsdorf) • Sobota (Zobten am Bober) • Ustronie (Seitendorf) • Włodzice Małe (Klein Walditz) • Włodzice Wielkie (Groß Walditz) • Zbylutów (Deutmannsdorf) • Żerkowice (Sirgwitz).