Brustomakula pego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brustomakula pego
Brustomakula pego
Brustomakula pego
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Pegedoj Picidae
Genro: Colaptes
Specio: C. chrysoides
Colaptes chrysoides
(Malherbe, 1845)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Brustomakula pego (Colaptes chrysoides) estas granda specio de birdo de la familio de Pegedoj, genro “Colaptes” kaj subfamilio Picinae, kiu loĝas en Ameriko, nome en partoj de Nordameriko kaj partoj de Centrameriko, nome en la dezertaj regionoj de Sonoro, Jumao kaj orienta Kolorado de sudokcidenta Usono kaj nordokcidenta Meksiko inkludante Kalifornia Duoninsulo escepte la plej nordokcidenta regiono.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi nearktisa specio estas tre simila al la Brustornama pego, el kiu tiu ĉi diferenciĝas pro orflavaj subflugiloj kaj subvostoj distingaj el la ruĝecaj de la subspecio de Brustornama pego kiu troviĝas en la sama regiono. Ĉiukaze temas pri granda pego 29 cm longa kun bruneca supra kapo (ĝis okulo) kaj grizaj vizaĝo kaj kolo, ambaŭ partoj tre klare limigitaj. Grizbruna dorso kun horizontala nigra punktostriado kaj pli helgrizaj brusto kaj ventro kun vertikalaj linioj de nigraj klare markitaj punktoj. En supra brusto tiu ĉi specio montras la saman nigregan antaŭan kolumon kun formo de duonluno invertita, kiun montras ankaŭ la Brustornama pego, kaj pro tio ambaŭ specioj povus interŝanĝi siajn nomojn. La maskloj montras ruĝajn mustaĉajn bridojn.

Vivejo[redakti | redakti fonton]

La Brustomakula pego plej ofte konstruas sian neston en majesta kakto sagvaro. La Brustornama pego male nestumas en riverbordaj arboj kaj tre rare en sagvaroj. La Brustomakula pego foje hibridiĝas kun la Brustornama pego en la malgrandaj zonoj kie la teritorioj kaj habitatoj koincidas.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]