Saltu al enhavo

La Bulgara Lando kaj Popolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bulgara Lando kaj Popolo)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
La Bulgara Lando
kaj
Popolo
La Bulgara Lando kaj Popolo
La Bulgara Lando
kaj
Popolo
Aŭtoro Ivan Krestanov
Eldonjaro 1919
Urbo Jaslo
Eldoninto Esperantista Voĉo
Paĝoj 128
vdr

La Bulgara Lando kaj Popolo [1] estas 128-paĝa libro de Ivan Ĥristov Krestanov. Ĝi aperis en 1919 kaj enhavas geografian kaj historian superrigardojn, informojn pri la bulgaraj popolo, lingvo kaj literaturo kaj pri la Esperanto-movado en Bulgarujo.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 La eldono de tiu verko estis oficiale monhelpata de la bulgara registaro. Pro la du mondmilitoj ĝi havas nur historian valoron. 
— 1919, Historio de Esperanto II, paĝo 432
Citaĵo
 La abonantoj de la gazeto Esperanto jam sufiĉe bone konas la belajn interesajn artikolojn, kiujn aperigis de tempo al tempo nia talenta samideano, profesoro Krestanov, kiel ekzemple Pri Georgio, Pri la Tataroj, Pri Finalando, La Milito ĉe la Formikoj, k.t.p., kaj ili povas esti certaj,ke lia nuna verko pri Bulgarujo troviĝos egale interesa, instrua kaj leginda. Pli ampleksan recenzon oni trovos en la Aprila numero de Esperanto 1919, pĝ. 62.

Kvankam tre rekomendinda estas la enhavo de la supre nomita libro, la samon oni certe ne povas diri pri la alpreno de nezamenhofaj landnomoj, ideo defendita de “Esperanto” en Julia numero pĝ. 117 kondukanta ne al unueco en nia bela lingvo, sed kontraŭe al plua konfuzo. Ĉu en la jaro 1910 plimulto el 50 L.K.noj akceptis, aŭ almenaŭ ne malaprobis, la finiĝon "i" por landnomoj, tiel ne staras la demando: Tiam ankoraŭ vivis nia kara Majstro, kaj li certe ne esprimis ian aprobon; kontraŭe, eĉ unu jaron poste, li verkis tute klaran artikolon en Oficiala Gazeto 111, 1911, pĝ. 201, represitan en Lingvaj Respondoj dua serio, 1913, No. 47 pĝ: 109, aĉetebla de ĉiu modesta samideano, kiu ne rigardas Zamenhof, kiel neatentindan antikvaĵon. La solaj landoj, por kiuj D-ro Z. tie rekomendas Ja finiĝon “i” estas-'“Ĉilio,” “ Brazilio,” “ Meksiko ” (por la urbo, Meksiko), sed tio ne plaĉas al la reformistoj, sekve ili postulas alian novaĵon kaj elektas “Ĉilo,” “Brazilo,” kaj “ Meksiko”; eble por la urbo ili elektos post nelonge “ Meĥiko ” !

Ne valoras la penon mallerni “ dumtridekjaran eĥlernitaĵon ” por plaĉi nur al kelkaj malmultaj individuoj, al kiuj la deziro, plibonigi per movaj arbitraj sencelaj ŝanĝoj. la belan lingvon de Zamenhof, kaŭzas konstantan jukadon! 
— Ro. Ŝo.

Eltiraĵoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 5062, paĝo 421

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]