Bunta parulio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Bunta parulio
Bunta parulio
Bunta parulio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
Genro: Myioborus
Specio: 'M. pictus'
Myioborus pictus
(Swainson, 1829)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

La Bunta parulio, Myioborus pictus, estas birdospecio de la familio de Paruliedoj kaj genro de Mjoboroj kiuj karakteras pro montrado de blankaj eksteraj vostoplumoj kaj havo de malhelaj supraj partoj kaj flavaj al ruĝaj subaj partoj.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Kiam li unuafoje priskribis tiun specion en 1829, naturalisto William John Swainson atribuis ĝin al genro Setophaga — la sama genro de la Ruĝvosta parulio — kie ĝi restis dum ĉirkaŭ jarcento kaj duono, kvankam unu naturalisto lokigis ĝin en la genro Muscicapa dum tiu tempo.[1] Sed meze de la 1960-aj jaroj, fakuloj rekomendis ties movon al la nuna genro, Myioborus, baze sur variaj similecoj kun la aliaj blankavostuloj.[2][3] Estas du subspecioj, kiuj diferencas nur iome laŭ aspekto:[4]

  • M. p. pictus troviĝas el Arizono kaj Nov-Meksiko en suda Usono al Oaĥako kaj Verakruco en Meksiko. Birdoj de la norda parto de la teritorio tendencas migri al sudaj partoj de la teritorio de la subspecio vintre.
  • M. p. guatemalae, troviĝas el Ĉiapaso en suda Meksiko al norda Nikaragvo, havas malmulte aŭ ne havas blankajn bordojn en triarangaj plumoj kaj malpli da blanko en la kvara vostoplumo. Ĝi estas nemigranta.[4]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Bunta parulio estas la plej granda de la blankavostuloj, kaj estas 15 cm longa kaj pezas 5.9 al 9.6 g. Ambaŭ seksoj estas samaj laŭ plumaro, kvankam maskloj estas averaĝe iom pli grandaj ol inoj. Plenkreskulo estas ĉefe nigra (kapo, kolo, supraj partoj kaj flankoj), kun brilruĝaj centraj suba brusto kaj ventro, grandaj blankaj flugilmakuloj, blankaj eksteraj vostoplumoj (almenaŭ tri) kaj blankaj duonlunoj subokule ege rimarkindaj spite malgrandeco pro kontrasto kun la nigra fono. La beko kaj kruroj estas nigrecaj.[4] La plej suba ventro estas blankeca.

La nomo de la specio aludas al la tre rimarkinda bunta bildo kiun montras tiu specio ege nigrablanka kun tre ruĝa subaĵo kaj ĉefe kiam ĝi malfermas kiel ventumilo sian voston nigran centre kaj blankan flanke.

Junulo de Bunta parulio ne havas la ruĝan ventron nek la brilnigran plumaron de la plenkreskulo. Ĝi estas brunecgriza supre, kun pli pala ventro kaj subvosto kaj palkrema aŭ sablokolora nuanco ĉe la flugilmakuloj.[4]

Voĉo[redakti | redakti fonton]

Buntaj parulioj estas nekutima inter birdoj, kaj ĉefe inter paruliedoj pro tio ke la ino de la Bunta parulio kapablas kanti tiom bone kiom la masklo, kaj dum printempa pariĝado paro ofte ligiĝas dum kunkantado.

Vivejo kaj teritorio[redakti | redakti fonton]

Buntaj parulioj estas komunaj je altoj de 1,500-2,500 m kaj nestumas en malfermaj arbaroj de kverkoj kaj kanjonoj de Centrameriko, sed ankaŭ havas teritorion tiom norde kiom ĝis Arizono kaj Nov-Meksiko en Usono, nome ĉe la Madreaj arbarinsuloj kaj ĉe la Mogollon Rim norde, (sudaj regionoj de la Ebenaĵo Kolorado). Somere kaj vintre, tiuj birdoj povas veturi tiom suden kiom ĝis Nikaragvo. Ĵuse unu Bunta parulio estis trovata pli norde en Kalifornio ol iam ajn, nome en Auburn (Kalifornio), oriente de Sacramento.[5]

Nestumado[redakti | redakti fonton]

Ties nestumado fariĝas surgrunde, kaj ili faras siajn nestojn bone kaŝi inter rokoj, radikoj aŭ herbotufoj sur dekliveca grundo. Ties nestoj estas grandaj kaj profundaj, konstruitaj el arboŝelo, plantaj fibroj, folioj kaj herbo. La ino demetas 3 aŭ 4 (sed eĉ ĝis 8) blankajn al kremokolorajn aŭ verdecajn ovojn kiuj estas punktecaj je fajnaj brunaj kaj ruĝecaj punktoj. Kovado daŭras ĉirkaŭ 10 al 14 tagoj, sed pri aliaj nestodetaloj oni scias malmulte. Elnestiĝo okazas post 8 aŭ 12 tagoj.

Junulo de Bunta parulio havas tre flavoranĝan buson.[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Plia legado[redakti | redakti fonton]

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Barber, D. R., P. M. Barber, and P. G. Jablonski. 2000. Painted Redstart (Myioborus pictus). In The Birds of North America, No. 528 (A. Poole and F. Gill, eds.). The Birds of North America, Inc., Philadelphia, PA.

Disertaĵo[redakti | redakti fonton]

  • Christoferson LL. M.S. (1996). Defining breeding habitat for painted redstarts, solitary vireos, and western wood-pewees in riparian areas of southeastern Arizona. The University of Arizona, United States, Arizona.

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Borowiec M, Cygan J, Jablonski P, Keller P & Sergiej E. (2006). The role of post-mating signals in breeding success: Does the intensity of nest building behavior in the Painted Redstart function as a signal of female quality?. Journal of Ornithology. p. 1) 140, AUG 2006.
  • Chace JE. (2005). Host use by sympatric cowbirds in southeastern Arizona. Wilson Bulletin. vol 117, no 4. p. 375-381.
  • Christoferson LL & Morrison ML. (2001). Integrating methods to determine breeding and nesting status of 3 western songbirds. Wildlife Society Bulletin. vol 29, no 2. p. 688-696.
  • Cygan JP, Jablonski P, Osiejuk T, Borowiec M & Stawarczyk T. (2006). Reaction of male Painted Redstarts to playback stimuli: How it reflects social status. Journal of Ornithology. p. 1) 152, AUG 2006.
  • Cygan JP & Jablonski PG. (2000). Painted redstart (Myioborus pictus) song: Preliminary analysis of song production rate. Biological Bulletin of Poznan. vol 37, no 1. p. 79-82.
  • Galatowitsch ML & Mumme RL. (2004). Escape behavior of neotropical homopterans in response to a flush-pursuit predator. Biotropica. vol 36, no 4. p. 586-595.
  • Howell SNG & Pyle P. (1993). New and noteworthy bird records from Baja California, Mexico, October 1991. Western Birds. vol 24, no 1. p. 57-62.
  • Jablonski P, Borowiec M, Cygan JP, Mumme R & Sergiej E. (2006). Evolutionary significance of geographic variation in a plumage-based foraging adaptation. Journal of Ornithology. p. 1) 90, AUG 2006.
  • Jablonski PG. (1999). A rare predator exploits prey escape behavior: The role of tail-fanning and plumage contrast in foraging of the painted redstart (Myioborus pictus). Behavioral Ecology. vol 10, no 1. p. 7-14.
  • Jablonski PG. (2001). Sensory exploitation of prey: Manipulation of the initial direction of prey escapes by a conspicuous 'rare enemy'. Proceedings of the Royal Society Biological Sciences Series B. vol 268, no 1471. p. 1017-1022.
  • Jablonski PG. (2002). Searching for conspicuous versus cryptic prey: Search rates of flush-pursuing versus substrate-gleaning birds. Condor. vol 104, no 3. p. 657-661.
  • Jablonski PG. (2003). The painted redstart (Myioborus pictus L.) search rate of a cryptic versus conspicuous prey: A field test of optimal search models. Polish Journal of Ecology. vol 51, no 3. p. 385-388.
  • Jablonski PG. (2004). Conspicuousness of a flush-pursue predator, the painted redstart (Myioborus pictus L.): An experiment using bird models in a breeding habitat. Polish Journal of Ecology. vol 52, no 1. p. 79-81.
  • Jablonski PG, Lasater K, Mumme RL, Borowiec M, Cygan JP, Pereira J & Sergiej E. (2006). Habitat-specific sensory-exploitative signals in birds: Propensity of dipteran prey to cause evolution of plumage variation in flush-pursuit insectivores. Evolution. vol 60, no 12. p. 2633-2642.
  • Jablonski PG & Lee SD. (2006). Effects of visual stimuli, substrate-borne vibrations and air current stimuli on escape reactions in insect prey of flush-pursuing birds and their implications for evolution of flush-pursuers. Behaviour. vol 143, no Part 3. p. 303-324.
  • Jablonski PG, Lee SD & Jerzak L. (2006). Innate plasticity of a predatory behavior: nonlearned context dependence of avian flush-displays. Behavioral Ecology. vol 17, no 6. p. 925-932.
  • Jablonski PG & McInerney C. (2005). Prey escape direction is influenced by the pivoting displays of flush-pursuing birds. Ethology. vol 111, no 4. p. 381-396.
  • Jablonski PG & Strausfeld NJ. (2000). Exploitation of an ancient escape circuit by an avian predator: Prey sensitivity to model predator display in the field. Brain Behavior & Evolution. vol 56, no 2. p. 94-106.
  • Jablonski PG & Strausfeld NJ. (2001). Exploitation of an ancient escape circuit by an avian predator: Relationships between taxon-specific prey escape circuits and the sensitivity to visual cues from the predator. Brain Behavior & Evolution. vol 58, no 4. p. 218-240.
  • Lovette IJ & Hochachka WM. (2006). Simultaneous effects of phylogenetic niche conservatism and competition on avian community structure. Ecology. p. S) S14-S28, JUL 2006.
  • Marshall J & Balda RP. (1974). BREEDING ECOLOGY OF PAINTED REDSTART. Condor. vol 76, no 1. p. 89-101.
  • Mumme RL. (2002). Scare tactics in a neotropical warbler: White tail feathers enhance flush-pursuit foraging performance in the Slate-throated Redstart (Myioborus miniatus). Auk. vol 119, no 4. p. 1024-1035.
  • Mumme RL, Galatowitsch ML, Jablonski PG, Stawarczyk TM & Cygan JP. (2006). Evolutionary significance of geographic variation in a plumage-based foraging adaptation: An experimental test in the slate-throated redstart (Myioborus miniatus). Evolution. vol 60, no 5. p. 1086-1097.
  • Reed JM. (1995). Relative vulnerability of extirpation of Montane breeding birds in the Great Basin. Great Basin Naturalist. vol 55, no 4. p. 342-351.
  • Spofford SH & Fisk LH. (1977). Additions to the List of Nectar Feeding Birds. Western Birds. vol 8, no 3. p. 109-112.
  • Unitt P. (1974). Painted Redstarts Attempt to Breed in California. Western Birds. vol 5, no 3. p. 94-96.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. RIDGWAY, Robert. (1901) The birds of North and Middle America. Washington, D.C.: Government Publishing Office, p. 728–730.
  2. Taxonomic Relationships Among the American Redstarts”, The Wilson Bulletin 73 (4), p. 374–379. 
  3. Comparative Ethology of the Chestnut-sided Warbler, Yellow Warbler, and American Redstart”, The Wilson Bulletin 77 (4), p. 363–375. 
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 CURSON, John. (1994) New World Warblers. London: Christopher Helm, p. 193–4. ISBN 07133639326.
  5. . Rare Painted Redstart putting Auburn on the map with birdwatchers. Auburn Journal (22 May 2010). Alirita 6 July 2010.
  6. (March 1965) “Mouth Color of Nestling Passerines and Its Use in Taxonomy”, The Wilson Bulletin 77 (1), p. 71–75. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]