Burhan Sönmez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Burhan Sönmez
Persona informo
Burhan Sönmez
Naskiĝo 1-an de januaro 1965 (1965-01-01) (59-jaraĝa)
en Haymana
Lingvoj turkakurdaangla vd
Ŝtataneco Turkio vd
Alma mater Istanbul University Faculty of Law vd
Profesio
Okupo verkistoadvokato • homrajta aktivulo • ĵurnalistojuristo • universitata instruisto vd
Laborkampo turka literaturobeletroliteratura teorio vd
Aktiva en IstanbuloKembriĝo vd
Verkado
Verkoj Q120372279 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Burhan SÖNMEZ (n. en 1965 en Şeyhhani, vilaĝo en Haymana) estas turka verkisto de kurda deveno kaj prezidanto de PEN-klubo Internacia ekde la 25-a de septembro 2021[1][2]. Estante juristo kaj specialisto pri homaj rajtoj[3], Sönmez kunfondis la tiucelan Fondumon por Socia Esplorado, Kulturo kaj Arto (Toplumsal Araştırmalar, Kültür ve Sanat için Vakıf - TAKSAV). Li estas membro de Turkia PEN, Kurda PEN kaj Angla PEN.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Turkio kaj parolas ekde infanaĝo kaj la kurdan kaj la turkan. Lia unika sperto kreski en malproksima vilaĝo kun lia patrino, kiu estis talenta en rerakontado de rakontoj, provizis inspiron kaj materialon por la kreado de liaj verkoj.

Li studis juron en la universitato de Istanbulo, laborante dum kelka tempo kiel advokato kaj homrajta aktivulo.

Sönmez vivis en ekzilo en Britio dum kelkaj jaroj. Li restis eksterlande ĝis 2010 pro kaj politikaj kialoj kaj sanproblemoj. Loĝante en Anglio, li estis trejnita kiel tradukisto. Li estis elektita kiel la vicprezidanto de la Partio de Libereco kaj Solidareco (Özgürlük ve Dayanışma Partisi - ÖDP), fondita en 1996. Li nuntempe loĝas en Kembriĝo kaj Istanbulo kaj instruas literaturon en Universitato METU en Ankaro.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Liaj verkoj estis tradukitaj al 42 lingvoj en 30 landoj[2]. Li publikigis artikolojn pri literaturo, kulturo kaj politiko en pluraj gazetoj kaj revuoj (BirGün, L'Unita, Birikim kaj Notos).

Romanoj[redakti | redakti fonton]

(2009) Kuzey (Norde), temas pri juna viro, kies patro forlasis lin kiam li estis nur dujara, kaj revenis post dudek jaroj kiel kadavro

(2011) Masumlar (Senkulpuloj), rakontas la historion de du homoj, kies vivoj pasis tra Teherano kaj Kembriĝo.

(2015) Istanbul Istanbul, tradukita al pli ol 40 lingvoj[4] interalie en Esperanto[5], temas pri kvar malliberuloj en subteraj ĉeloj en Istanbulo.

(2018) Labyrinth (Labirinto),

(2021) Taş ve Gölge (Ŝtono kaj ombro)

Traduko[redakti | redakti fonton]

Li tradukis la libron "La Geedziĝo de Ĉielo kaj Infero" de la angla poeto William Blake al la turka (2016).

Premioj[redakti | redakti fonton]

Li ricevis naciajn kaj internaciajn premiojn, i.a.

  • 2011: Premio Sedat-Simavi, unu el la plej prestiĝaj literaturaj premioj en Turkio, pro Masumlar
  • 2017: Premio “Disturbing the Peace” de la Vaclav Havel Library Foundation
  • 2018: Literatura premio EBRD, kune kun la tradukisto Ümit Hussein, pro Istanbul Istanbul

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (eo) Kurda (turke verkanta) la nova PEN-prezidanto, HeKo n-ro 772 4-B, la 26-an de septembro 2021.
  2. 2,0 2,1 (tr) 'Türkiyeli' yazar Burhan Sönmez Uluslararası PEN Başkanı oldu! Arkivigite je 2021-09-28 per la retarkivo Wayback Machine, gercekedebiyat.com, la 24-an de septembro 2021.
  3. (de) Autor Burhan Sönmez: Türkei nicht anti-demokratischer Politik überlassen, Deutsche Welle la 18-an de julio 2016
  4. (eo) La prezidanto de PEN Internacia nia gasto en Milano, HeKo n-ro 784 9-B, la 24-an de marto 2022.
  5. (eo) Marurba prozo, Heroldo de Esperanto, p. 4, n-ro 2346, julio 2023

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

Oficiala retejo