César M. Arconada

El Vikipedio, la libera enciklopedio
César M. Arconada
Persona informo
César Muñoz Arconada
Naskonomo César Muñoz Arconada
Naskiĝo 5-an de decembro 1898 (1898-12-05)
en Astudillo
Morto 10-an de marto 1964 (1964-03-10) (65-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Vvedenskoje-tombejo vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco HispanioSovetunio vd
Partio Komunista Partio de Hispanio vd
Profesio
Alia nomo César M. Arconada vd
Okupo tradukistoĵurnalistoverkisto • poeto • redaktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

César Muñoz ARCONADA (Astudillo, Provinco Palencio, 5a de decembro 1898 - Moskvo, 10a de marto 1964),​ kiu kutime subskribis kiel César M. Arconada, estis hispana verkisto apartenanta al la Generacio de la 27-a kaj poste al la hispana literaturo en la ekzilo. Li elstaris dekomence kiel prozisto de avangardo novigema (kun verkistoj kiel Benjamín Jarnés kaj Francisco Ayala, inter aliaj), kaj poste — en la jaroj de la Dua Hispana Respubliko kaj dum sia ekzilo en Moskvo — en socialisma realismo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lia patro estis ĵurnalisto kaj oficisto. Tial li povis iĝi poŝtisto en Palencio kaj en 1921 en Madrido. Ekde januaro 1920 ĝis marto 1923, li ofte kunlaboris en Diario Palentino, kaj ekde 1923 en Alfar de Korunjo.

César M. Arconada iĝis kritikisto pri muziko kaj kino ekzemple per En torno a Debussy (1926) kaj Vida de Greta Garbo (1929) (kiu estos tradukita al itala kaj al germana en 1930) kaj Tres cómicos del cine. Biografías de sombras (1931); krome li verkis la poezion de Urbe (1928) la novelojn de Cuentos de amor para tardes de lluvia kaj la romanon La turbina (1930), kie li jam kliniĝis al sociaj priokupoj, pli oftaj en lia estonta verkado.

Li iĝis ankaŭ ĉef-redaktoro de la revuo La Gaceta Literaria (1927-1932) — ĉefa komunikilo de la Generacio de la 27-a [1]​— kie lia kunlaborado (ĝis januaro 1931) estis ofta kaj elstara. Arconada prezentis al la direktoro de la revuo, Ernesto Giménez Caballero — kiu el 1928-1929 evoluos al faŝismo —, sian kolegon la poŝtiston Ramiro Ledesma Ramos, estonta estro de la unua faŝisma organizaĵo en Hispanio.[2]

Socipolitika engaĝiĝo kaj ekzilo[redakti | redakti fonton]

En 1931 li aliĝis en la Hispana Komunista Partio kaj aktivulas en la social-realisma tendenco en Hispanio. Li kunlaboris en Octubre, Nueva Cultura, Leviatán, Frente Literario kaj Mundo Obrero kaj publikigis du romanojn kadre de la nomita socialisma realismo: nome Los pobres contra los ricos kaj Reparto de tierras (1934); en ambaŭ li montris la situacion de la hispana kamparo en periodo de revolucia pinto.[3]​ En 1938 li verkis alian romanon, nome Río Tajo, kiu ricevis la Nacian Premion de Literaturo, sed kiu publikiĝos nur en Moskvo en 1970 kaj en Hispanio en 1978, en kiu li laŭdis la popolan tendaron dum la Hispana Enlanda Milito.

Je la malvenko de la Dua Hispana Respubliko en 1939, li ekziliĝis en Moskvo. Tie li iĝis entuziasma disvastiganto de la hispana literaturo, ĉefe de la Hispana Ora Jarcento, kiel ĉe La gitanilla de Cervantes, kiun li adaptis kaj sukcesis en la Cigana Teatro de Moskvo. Li estis direktoro de la hispanlingva eldono de la revuo Literatura Soviética kaj estis ligita al la Eldonejo Progreso de Fremdaj Lingvoj. Li verkis negravan teatraĵon Manuela Sánchez (se puso en escena en algún teatro y fue transmitida en fragmentos por Radio Moscú). La Granda Sovetia Enciklopedio notis, ke influis lin rusaj verkistoj kiel Maksim Gorkij, Konstantin Fedin kaj aliaj. Li tradukis en hispanan, kun Fjodor Keljin, la verkon Parolo pri la militiro Igora kaj serion de poeziaĵoj de Aleksandr Puŝkin, Miĥail Lermontov kaj Nikolaj Nekrasov. Li verkis ankaŭ du novelarojn, nome España es invencible (1941) kaj Cuentos de Madrid (1942), kelkajn teatraĵetojn kaj la etendan laŭdan poemon Dolores (1945). Li edziĝis al juna ekzilita María Cánovas, el Balearoj, dulingva kaj klina al poezio, pro kio ŝi iĝis tre taŭga kunlaboristino por Arconada.

De César Muñoz Arconada restis publikigotaj libroj, nome biografio de José Díaz (ĝenerala sekretario de la Hispana Komunista Partio) kaj raportaro pri Ĉinio kaj Mao Ze Dong.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Poezio

  • Urbe. Málaga, Imprenta Sur, 1928.
  • Vivimos en una noche oscura. París/Madrid, Publicaciones Izquierda, 1936, 92 pp.
  • Romances de la guerra. Santander, Ediciones Unidad, 1937, 75 pp.
  • Multaj poeziaĵoj dise en gazetoj ĉefe de Sovetunio.

Eseo kaj prozo

  • En torno a Debussy. Madrid, Espasa-Calpe, 1926, 264 pp.
  • Vida de Greta Garbo. Madrid, Ediciones Ulises, 1929, 256 pp. Madrid, Castellote Editor, 1974.
  • Tres cómicos del cine. Madrid, Ediciones Ulises, 1931, 288 pp. Madrid, Miguel Castellote, 1974, 344 pp. Nigel Dennis kaj Francisco Soguero: Sevilla, Renacimiento, Col. Biblioteca del Rescate, 2007, 373 pp.

Rakontaro

  • La turbina. Madrid, Ediciones Ulises, 1930. Madrid, Turner, 1975, La novela social española, kun prologo de Gonzalo Santonja.
  • «La humildad», en Las siete virtudes. Madrid, Espasa-Calpe, 1931.
  • Los pobres contra los ricos. París / Madrid, Publicaciones de Izquierda, 1933, 286 pp. La Habana, Editorial Arte y Literatura, 1977, 314 pp.
  • Reparto de tierras. París / Madrid, Publicaciones de Izquierda, 1934, 223 pp. Diputación Provincial de Badajoz, 1987, kun prologo de Gregorio Torres Nebrera.
  • «Xuan el músico». En la revuo Ayuda, num. 8-9 (1936), kaj en Los novelistas sociales españoles (1928-1936). Antología, de Gonzalo Santonja kaj José Esteban, Barcelona, Anthropos.
  • Río Tajo [1938]. Madrid, Akal, 1978, kun prologo de Juan Antonio Hormigón, 337 pp. (Antaŭe, en 1964, estis aperinta tradukaĵo al ĉeĥa Řeka Tajo, Praha / Státní nakladatelství krásné literatury a umění).
  • Cuentos de Madrid. Natalia Kharitónova, Sevilla, Renacimiento, Col. Biblioteca del exilio, 2007, 229 pp.

Teatro

  • Tres farsas para títeres. París/Madrid, Publicaciones Izquierda, 1936. («El teniente Cazadotes», «Dios y la beata» kaj «Gran baile en La Concordia»).
  • La conquista de Madrid, 1937.
  • Nueva Carmen. Moskvo en la num. 7 (1944) de la revuo Literatura Internacional. En Hispanio, en la revuo Renacimiento, num. 27-30 (2000), en eldono de Natalia Kharitónova.
  • Teatro español en la escuela. Kunlabore kun Josefa Gómez-Ganivet. Moscú, Uchpedguiz, 1953, 74 pp. (Mamita Clara, Al Congreso de los Pueblos por la Paz, Viena, Andrés, Don Generoso de lo ajeno kaj El Lazarillo).

Tradukoj

  • El viento del Este. De S. Zeromski; Madrid: Ulises, 1931 (el pola fare de Mauricio Amster kaj C. M. Arconada).

Kompilaĵoj

  • Obras escogidas. Tomo I: Los pobres contra los ricos kaj Reparto de tierras. Tomo II: Río Tajo. Moscú, Ediciones Progreso, 1969, kun prologo de Inna Tiniánova.
  • La Guerra de Asturias (Crónicas y romances). Gonzalo Santonja. Madrid, Ayuso, 1979, 127 pp.
  • De Astudillo a Moscú. Obra periodística. Christopher H. Cobb. Valladolid, Ámbito, 1986, 359 pp.

Nepublikigita

  • José Díaz. Biografio.
  • Manuela Sánchez. Teatraĵo.
  • Andanzas por la nueva China. Ĵurnalismo.
  • España invencible. Rakontoj.
  • ¡Heroicas mujeres de España!. Teatro

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Miguel Ángel Hernando, La Gaceta Literaria. Biografía y valoración, Valladolid, Universidad, 1974.
  2. Enrique Selva, Ernesto Giménez Caballero entre la vanguardia y el fascismo, Valencia, Pre-Textos, 2000, pp. 156-157.
  3. Antonio Elorza kaj Marta Bizcarrondo, Queridos camaradas. La Internacional Comunista y España, 1919-1939, Barcelona, Planeta, 1999, p. 194.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo César M. Arconada en la hispana Vikipedio.