Carl Joachim Hambro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Carl Joachim Hambro

Carl Joachim "C. J." HAMBRO (n. la 5-an de januaro 1885 - m. la 15-an de decembro 1964) estis norvega ĵurnalisto, verkisto kaj politikisto de la Konservativa Partio. Li oficiis dum dek mandatoj kiel membro de la Parlamento de Norvegio, kaj cetere estis la prezidanto de tiu asembleo dum 20 el siaj 38 parlamentanaj jaroj. Li aktive kunlaboris kun la registaro pri internaciaj aferoj, precipe pri rilatoj kun la Ligo de Nacioj kaj sekve kun la Unuiĝintaj Nacioj.