Carles Bosch i Arisó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carles Bosch i Arisó
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1951 (1951-11-30) (72-jaraĝa)
en Barcelono
Lingvoj hispanakataluna
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Universitato de Barcelono
Okupo
Okupo ĵurnalistofilmreĝisoroscenaristo
vdr

Carles BOSCH i Arisó (Barcelona 1952) estas kataluna ĵurnalisto kaj filmisto, kunreĝisoro de la dokumenta filmo Balseros nomumita al la Oskar-premio.

Bosch estis unu el la fondintoj de programoj kiel 30 Minuts kaj Sense ficció por TV3. Lia dokumenta filmkariero kiel reĝisoro kaj scenaristo kondukis lin rakonti multajn rakontojn per sia fotilo: la Revolució de Vellut en Prago (30 minuts - Txecoslovàquia des del cor de la revolta), la historio de kubanoj, klopodante elmigri al Miamo kiel ili povas (Balseros), amrakontojn en malliberejo (Septiembres) kaj kiel Pasqual Maragall kaj lia familio luktas kontraŭ Alzheimer (Bicicleta, cullera, poma). Bosch estis nomumita al Oskaro por Balseros kaj gajnis premiojn kiel Goja-premio kaj Gaudi-premio per Bicicleta, cullera, poma. Lia granda pasio estas muziko regea jamajkeca.[1]

La lasta projekto de Carles Bosch nomiĝas Petitet (Rumba pa' ti) kaj estu dediĉita al la figuro de Joan Ximénez Valentí, la Petitet, kataluna cigano de la kvartalo El Raval kiu portis la rumbon al la Granda Teatro de la Liceo.[2][3]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Carles Bosch». web. Centre de Cultura Contemporània de Barcelona (CC-BY-SA via OTRS).
  2. Gómez, Lara. «Petitet, el gitano rumbero que cumplió su promesa» (en la hispana). La Vanguardia, 29-04-2017.
  3. Gascón, Miquel. «Roda de premsa – Petitet i la seva rumba simfÒnica – 2017.09.18 – Gran Teatre del Liceu». voltarivoltar.com, 18-10-2017.