Carlotta Ferrari

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carlotta Ferrari
Persona informo
Naskiĝo 27-an de januaro 1830 (1830-01-27)
en Lodi
Morto 22-an de novembro 1907 (1907-11-22) (77-jaraĝa)
en Bolonjo
Lingvoj itala
Ŝtataneco Reĝlando Italio
Alma mater Milana Konservatorio
Okupo
Okupo poeto • komponistoverkisto
vdr

Carlotta FERRARI (la 27an de januaro 1837 - la 22an de novembro 1907) estis itala pianistino, kantistino, verkistino kaj komponistino notita por opero.

Carlotta Ferrari

Vivo[redakti | redakti fonton]

Carlotta studis pianon kaj kanton ĉe Panzini, Nava kaj Angeleri, komponadon sub la gvido de Alberto Mazzucato kaj ŝi diplomiĝis ĉe la Milana Konservatorio; tie ŝi studis kanton ĉe Giuseppina Strepponi, la dua edzino de Giuseppe Verdi.

Aŭtoroj komentas ke verŝajne “ŝia profunda studo de kantado estas kio faras ŝiajn komponajn kantojn tiel bone skribitaj por la voĉo”; “ŝiaj kurbaj linioj kaj bone ligitaj frazoj indikas ŝian bonan konon pri la voĉa mekanismo”.

Antaŭ sia 20-jaraĝo ŝi jam publikigis Salve Regina kaj serion da ses melodioj por voĉo kaj piano. Tamen en certa momento ŝi translokiĝis al Bolonjo kie ŝi instruis pianon kaj kanton. Tiu ĉi movo de Milano verŝajne respondis al ŝia deziro komponi kaj prezenti operon: eble en la urbo Milano, virino ne estus kuraĝigita alfronti la faman postulon de La Scala spektantaro, kiu ne aprezus virinon verkante lirikan dramon; la universitata urbo Bolonjo, ŝajnus esti pli tolerema.

Ĉar efektive, neniu riskis elmontri operon verkita de virino, Carlotta mem, en sia dudek jaraĝo, devis serĉi kaj akiri financon por pagi ĉiujn spektaklajn elspezojn de sia unua opero “Ugo”. La prezentado okazis en la Teatro de la mezgranda urbo Lecco, kie ŝi mem reĝisoris ĝin.

La prezentado estis tiel bone akceptata, ke baldaŭ ŝi estis tre demandata kiel komponisto de operoj kaj kantatoj.  La Torino-registaro komisiis ŝin verki kantaton kaj Rekvieman meson por la datreveno de la morto de la reĝo Karlo Alberto.

Ŝi akiris grandan reputacion pro siaj tri operoj “Ugo”, “Sofia” kaj “Eleonora de Arorea” kaj pro kelkaj himnoj kaj ĉambraj komponaĵoj por voĉo kaj piano.

Danke al ŝia forta fundamento en muziko, same kiel ŝia granda talento ŝi estis rekonata kaj respektata en la muzika mondo, kaj konsiderata unu el la grandaj majstroj de la kanona formo.

Tiatempa kritikisto laŭdis ŝin skribante: “Ferrari estas vigla, natura, kun rimarkinda talento maturigita kiel rezulto de siaj seriozaj studoj. Ĉi tiuj permesas al ŝi esprimi belecon en ĉio, kion ŝi skribas."

Carlotta Ferrari estis nomumita Honora Profesoro pri Komponado ĉe la Bolonja Filharmonia Akademio (1875) laŭ la rekomendo de Ambroise Thomas [1]. Sed krom pri komponado ŝi ankaŭ okupiĝis pri literaturo: ŝi verkis kaj publikigis aŭtobiografion kaj kvarvolumajn verkojn de poezio kaj prozo titolita Versi e prozo en Bologna de 1878 al 1882. Ŝi mortis en Bologna [2][3].

Kvankam Carlotta Ferrari estis konata pro komponado de siaj propraj tekstoj "Ne alproksimiĝu al urno” (Non t'accostare all'urna) estas de la poeto Jacopo Vittorelli. Artikolo de Kolektivo Vox3 komentas tiun ĉi verkon de Carlotta Ferrari tiel: “La verko esprimas la mez-deknaŭajn jarcentajn konvenciojn en multaj rilatoj: la muzikan stilon, la fantoman temon de la teksto, kaj la dramon. Sed la ampleksa agordo de la teksto, kun sia larĝa tonetendo kaj forta dinamika rango, levas ĉi tiun salonan kanton al opereca alteco.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 171 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Verkaro[redakti | redakti fonton]

Ferrari estis sukcesa komponisto dum ŝia vivdaŭro. Ŝi komponis operojn kaj kantatojn kaj estis konsiderita mastron de kanono. Elektita verkaĵoj inkluzivas:

  • Rekviema Amaso
  • Ugo, opero
  • Sofia, opero
  • Eleonora d'Arborea, opero
  • Ne t'accostare ĉiuj'urna, teksto de Jacopo Vittorelli

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Notiizie artistiche", April 27, 1875, paĝo 1. (itale)
  2. Chiti, Patricia. (1994) Italian Art Songs of the Romantic Era.
  3. Chiti, Patricia. (1994) Italian Art Songs of the Romantic Era.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]