Catspaw

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Catspaw
Star Trek episode • Halloween episode • ĉapitro de televidserio
Originala titolo Catspaw
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 27 okt. 1967
Ĝenro sciencfikcio
Reĝisoro(j) Joseph Pevney • Gene Roddenberry
Scenaro Robert Bloch
Filmita en Paramount Stage 31
Loko de rakonto universo de Star Trek • Pyris VII
Rolantoj William Shatner • Leonard Nimoy • DeForest Kelley • James Doohan • George Takei • Nichelle Nichols • Walter Koenig • Bill Blackburn • Antoinette Bower • Theo Marcuse • Michael Barrier • Gail Bonney • Eddie Paskey
IMDb
vdr

"Catspaw" [Mano de kato] estas la sepa epizodo de la dua sezono de Star Trek: The Original Series. Verkita fare de Robert Bloch kaj direktita fare de Joseph Pevney, ĝi estis unua elsendo la 27-an de oktobro 1967.

Cat's paw (mano de kato) estas idiotismo derivita de la fabelo de La Fontaine, "La Simio kaj la Kato", rilatanta al persono uzata senzorge aŭ nevole de alia por plenumi la propran celon.

Ĝi estis elsendita post pluraj aliaj epizodoj por koincidi kun Halloween.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

USS Enterprise, sub la komando de Kapitano Kirk, orbitas la ŝajne senvivan planedon Pyris VII. Kontakto perdiĝis kun la surplaneda teamo, konsistanta el Ĉefaj Inĝeniero Scotty, Hikaru Sulu kaj "ruĝĉemizulo" Jackson (Jimmy Jones). Jackson petas reiri al la kosmoŝipo, sed teletransportilo falas kaj li alvenas al la platformo morta. Lia malferma buŝo elsendas strangan voĉon, dirante al Kapitano Kirk ke la "Enterprise" estas malbenita kaj devas forlasi la planedon tuj aŭ ĉiuj mortos.

Kirk iras al planedo kun Spock kaj D-ro. McCoy por serĉi la malaperintajn anojn, lasante DeSalle (Michael Barrier) zorgante la Enterprise'n. La surplanetigo okazas ĉe tri uloj, kiuj aspektas kiel sorĉistinoj, kiuj avertas al la teamo ne pluiri. La teamo ignoras la avertojn kaj malkovras konstruaĵon, kiu ŝajnas esti mezepoka kastelo.

Enirante la kastelon, sur la kosmonaŭtojn venas nigra kato, kiu havas diamantan kolumon. Dum ili sekvas la katon, la planko kolapsas, kaj la falo frakasas ilin senkonsciaj. Kiam ili vekiĝas, ili trovas sin tenitaj en malliberejo. Scott kaj Sulu baldaŭ aperas, marŝante kvazaŭ en tranco, kaj malŝlosas katenojn.

Kirk kaj la aliaj provas kapti ilin sed subite ili troviĝas en alia parto de la kastelo, antaŭ viro, Korob (Theo Marcuse), kaj la nigra kato, kiun li ŝajnas konsulti por konsiloj. Spock rimarkas, ke neniu vivo ekzistas sur la planedo, kaj Korob akceptas, ke li ne estas indiĝeno.

La kato forlasas la ĉambron, kaj la bela kolego de Korob, Sylvia (Antoinette Bower), eniras, portante kolumon identan al tiu de la kato. Kiel pruvo de ŝia potenco, per kiu ŝi postulas mortigi Jackson, Sylvia persekutas miniaturan modelon de Enterprise super ŝaltita kandelo, post kiu la ŝipanaro de la vera kosmoŝipo raportas rapidan kreskon de temperaturo. Kirk kapitulaciĝas kaj ofertas kunlaboron. Korob tiam ĉirkaŭas la modelon de la ŝipo per kristala prismaĵo, informante ilin, ke la Entrerprise estis enfermita en nepenetrebla forta kampo.

Sylvia rakontas al Kirk, ke ŝi kaj Korob estas esploristoj de alia galaksio, kiuj uzas sian potencon per aparato nomata transmutanto, kiu donas al ili kontrolon pri aferoj.

Kirk kaŭzas konflikton inter ekstergalaksianoj. Korob liberas Kirkon kaj Spockon, dirante al ili, ke li liberigis sian ŝipon, kaj instigas ilin foriri tuj, ĉar li ne plu povas teni Sylvia'n sub kontrolo. Sylvia, en formo de giganta kato, atakas lin. Korob forlasas sian sceptron kaj Kirk reprenas ĝin, divenante ĝin esti la transmutanto.

Kirk diras al Sylvia ke li havas la transmutanton, kaj detruas ĝin kiam Sylvia minacas lin per fazero. La kastelo malaperas kaj Sulu, Scotty, kaj McCoy reiĝas normalaj. Rigardante, Kirk vidas du malgrandajn bluajn kaj flavajn ulojn, ŝajne la veraj formoj de Korob kaj Sylvia. Neebla por ili estas postvivi sen la transmutanto, la du uloj mortas kaj malintegriĝas.