Cecco d'Ascoli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cecco d'Ascoli
(1257-1327)
"Liber acerbe etatis" verko el la Biblioteca Medicea Laurenziana
"Liber acerbe etatis"
verko el la Biblioteca Medicea Laurenziana
Persona informo
Naskonomo Francesco Stabili di Simeone
Naskiĝo 1257
en Ancarano, apud Ascoli Piceno,  Italio
Morto 16-a de septembro 1327
en Florenco,  Italio
Mortis per execution by burning vd
Lingvoj itala vd
Alma mater Universitato de Bolonjo
Profesio
Okupo poeto • kuracisto • astrologo • astronomoverkisto vd
Laborkampo astronomioastrologiofilozofio vd
Verkado
Verkoj Acerba vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Cecco d'Ascoli (1257-1327) estis itala kuracisto, alkemiisto, filozofo, poeto, liberpensulo kaj astrologo. Lia pseŭdonimo estis de Francesco degli Stabili kaj li instruis astrologion kaj matematikon en la Universitato de Bolonjo. Li prezentis defendon de la astrologio post kiam Dante Alighieri (1265-1321)[1] atakis ĝin en sia "Dia Komedio" kaj li akuzis Dante-on pri herezo. Ironie, Cecco mem estis bruligita en la fajrejo kiel herezulo. Lia nomo en la itala estas la mallonga formo por la propra nomo Francisco. Lia plej grava verko estis alegoria kaj enciklopedia poemo titolita "L'Acerba".

Vivo[redakti | redakti fonton]

L'Acerba, ĉapitro pri la monavidemo, Florenco, Biblioteca Medicea Laurenziana, verko de la 14-a jarcento kaj reeldonita en Venecio, en 1510.
Acerba, incipit, 1484

En 1322, li fariĝis profesoro pri astrologio en la Universitato de Bolonjo. Laŭdire li estis serve de la papo Johano la 22-a, en Avinjono, kaj ke li konatiĝis kun Dante Alighieri kaj diskutis kun la fama poeto.

Pro tio ke li publikigis komenton pri la "Sfero" de Johano de Sakrobosko, en kiu li proponis aŭdacajn teoriojn pri la agado kaj interveno de la demonoj, li kreis malamikecon kun la klerikularo, kaj en 1324 li estis kondamnita per kelkaj fastoj kaj preĝoj, krom pago de monpuno je sepdek kronoj. Por eskapi de la kondamno, li iris al Florenco, kien li eniris serve de la domanaro de Carlo, Duko de Kalabrio (1298-1328).

Pro sia liberpensado kaj sincera esprimmaniero li faris multajn malamikojn. Li kritikis la Komedion de Dante Alighieri kaj la Kanzono pri Amo de Guido Cavalcanti[2]. Tamen, laŭ la verko de Ernst Cassirer, "La individuo kaj la universo en la renesanca filozofio", li mortis en la fajrejo pro tio ke li difinis la naskiĝon de Kristo per legado de horoskopo. La kuracisto Dino del Garbo senlace lin persekutis kaj la malnova akuzo pri malpieco renoviĝis. Ĉeko ree estis juĝita kaj kondamnita pro insisto pri herezo. Li estis bruligita en Florenco en la sekva tago post la kondamno, estante sepdek-jara. Li estis la unua universitata intelektulo kondamnita de la Inkvizicio.

Verko[redakti | redakti fonton]

  • L'Acerba (enciklopedia poemo), 14-jarcento

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]