Cedar Rapids

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panoramo en Cedar Rapids

Cedar Rapids estas grandurbo en Usono, en subŝtato Iovao, en Kantono Linn. La urbego estas administra centro de la kantono.

Loko de Cedar Rapids en la kantono kaj subŝtato

Bazaj informoj

Geografio

Urbomezo en Cedar Rapids
Ponto en Cedar Rapids

Cedar Rapids situas sur montetaro laŭ rivero Cedar en meza-norda parto de Usono, en orienta parto de Iovao kaj en sudokcidenta parto de la kantono. Des Moines troviĝas 160 km.

Historio

La loko de aktuala Cedar Rapids estis en la teritorio de diversaj triboj. Eŭropano alvenis kaj nomis la lokon "Columbus" en 1838. En 1841 la loknomo iĝis Cedar Rapids, ĉar laŭ la torento multe da ruĝaj cedroj situis. La vilaĝo urbiĝis en 1849. La ekonomia kresko de Cedar Rapids pliiĝis precipe en 1871. En 2008 granda inundo okazis.

Ekonomio

Cedar Rapids estas unu el la plej grandaj urboj en la mondo por maizopretigo. La grena prilaborindustrio estas la plej grava sektoro de Cedar Rapids.

Trafiko

En Cedar Rapids regiona flughaveno funkcias. Privataj aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn inter la urbo kaj flughaveno. La urbego havas bonajn kontaktojn al la subŝtato trajne kaj aŭtovoje.

Klimato

Hotelo en Cedar Rapids

En Cedar Rapids la averaĝa temperaturo varias inter 9-15 °C. La malvarmo kulminas en januaro averaĝe -12 °C, rekorde -34 °C. La varmo kulminas en julio averaĝe 29 °C, rekorde 43 °C. Jare oni mezuras precipitaĵojn 879 mm. En ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj.

Vidindaĵoj

Fontoj

  • Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
  • Tiu ĉi artikolo kreiĝis helpe de Guglo el la angla kaj rusa Vikipedioj