Cercidifilo
Cercidifilo | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La cercidifilo aŭ japania cercidifilo aŭ kacuro[2] (latine Cercidiphyllum) estas la sola plantgenro de la familio cercidifilacoj (Cercidiphyllaceae) ene de la ordo saksifragaloj (Saxifragales). Ĝi enhavas 2 speciojn[1],[3].
La arbojn oni uzas kiel ornamarbojn kaj lignarbojn.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Habituso kaj folioj
[redakti | redakti fonton]Cercidiphyllum-specioj estas deciduaj, rapide kreskantaj arboj, kiuj atingas alton de ĝis 30 metroj, kelkfoje ankaŭ ĝis 45 metroj. La sekundara dikkresko okazas ekde ordinara kambiumo-ringo. La arbo formas vegetativajn longŝosojn kaj generativajn mallongŝosojn.
La kontraŭstarantaj aŭ malofte alternestarantaj ĉe la longŝosoj. La mallongŝosoj nur havas unu folion. La simpla, dimorfa foliplato estas elipsa ĝis larĝe kor- aŭ ren-forma. La folinervuro estas manforma. La folirando estas fajne segildenta aŭ noĉita. La aŭtunaj folioj estas intensivaj. La stipuloj falas frue.
Floraro kaj floroj
[redakti | redakti fonton]Antaŭ la ekburĝonado de la folioj ekkreskas la faskajn florarojn ĉe la mallongŝosoj. La plej multaj kacurarboj estas dioikaj. Do, ekzistas masklaj kaj inaj arboj. La masklaj floraroj estas tre mallongaj kaj havas plurajn florojn. La inaj floraroj havas mallongan tigon kaj havas du ĝis 8 florojn. La florojn ne havas involukrojn. La masklaj floroj havas 7 ĝis 10 stamenojn. La polenigado okazas per vento (anemofilio).
Fruktoj kaj semoj
[redakti | redakti fonton]Folikloj staras kune. La flugilhavaj plataj semoj havas oleecan endospermon kaj grandan embrion kun du (Kotiledonoj).
Kromosomnombro
[redakti | redakti fonton]La kromosomnombro estas = 19.
Enhavosubstancoj
[redakti | redakti fonton]La planto akumulas kalcioksalatajn kristalojn. Ili entenas cianidinon, elagacidon kaj flavonolon kemferolon kaj kvercetinon.
Sistematiko, evoluado kaj disvastigo
[redakti | redakti fonton]La genro Cercidiphyllum estas kiel la genroj Metasequoia kaj ginko vivanta fosilio. Ĝi estas tre aĝa genro, kiu nur en du specioj disjunktaj arealoj supervivis ĝis hodiaŭ en Azio. Du malgrandaj arealoj ekzistas en Ĉinujo, tajvano koreujo kaj Japanujo. La genro estis parto de „tercia ĉina-japana flaŭro“. Parencaj specioj ekzistas el la tercio ankaŭ en Eŭropo kaj Nordameriko (Holarktiso). Fosilioj de la familio estas konata el la paleoceno kaj eoceno. Cercidiphyllum crenatum (UNGER) R.W. BROWN kaj Cercidiphyllum obtritum (DAWSON) WOLFE & WEHR estas ekzemploj de forpereitaj specioj.
La familia nomo Cercidiphyllaceae (Cercidifilacoj) estis publikigita en la jaro 1907 de Adolf Engler en Syllabus der Vorlesungen über Specielle und Medicinisch-pharceutische Botanik, paĝo 126. La unua priskribo de la tipogenro Cercidiphyllum okazis 1846 fare de Philipp Franz von Siebold & Joseph Gerhard Zuccarini en Abhandlungen der Mathematisch-Physikalischen Classe der Königlich Bayerischen Akademie der Wissenschaften, volumo 4, 3, S. 238. tipospecio estas Cercidiphyllum japonicum SIEBOLD & ZUCC. La botanikan genronomon Cercidiphyllum ĝi ricevis, ĉar la folioj tre similas al juda arbo (Cercis) (cercido).
La familio Cercidiphyllaceae apartenis antaŭe en la ordoj Hamamelidales WETTSTEIN (hamamelidoj) kaj Fagales ENGL. (fagaloj). Molekula esploroj montris, ke lĝi apartenas al la ordo de la Saxifragales (saksifragaloj). La lignaj taksonoj Cercidiphyllaceae (cercidifilacoj), Paeoniaceae (peoniacoj), Altingiaceae (altingiacoj), Hamamelidaceae (hamamelidacoj) kaj Daphniphyllaceae (dafnifilacoj) estas sekurita klado.
Ekzistas nur 2 specioj en la genro Cercidiphyllum kaj en la familio de la Cercidiphyllaceae (cercifilacoj).
- japania cercidifilo, aŭ kacuro[2] Cercidiphyllum japonicum SIEBOLD & Zucc. ex J. J. HOFFM. & J. H. SCHULT. B : La hejmlandoj estas Ĉinujo, Tajvano, Koreujo kaj Japanujo.
- Cercidiphyllum magnificum, ankaŭ granda kacurarbo Cercidiphyllum magnificum (NAKAI) NAKAI. La hejmregiono estas norda kaj meza Honŝuo.
Ankaŭ ekzistas diversaj kultivaroj.
Laŭ WFO kaj TPL
[redakti | redakti fonton]Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (17 maj. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:
- Angiospermae - angiospermoj
- Saxifragales Bercht. & J.Presl - saksifragaloj
- Cercidiphyllaceae Engl. - cercidifilacoj
- Cercidiphyllum Siebold & Zucc. - cercidifilo[2]
- Cercidiphyllum japonicum Siebold & Zucc. ex J.J.Hoffm. & J.H.Schult.bis - japania cercidifilo, aŭ kacuro[2]
- Cercidiphyllum magnificum (Nakai) Nakai - belega cercidifilo
- Cercidiphyllum Siebold & Zucc. - cercidifilo[2]
- Cercidiphyllaceae Engl. - cercidifilacoj
- Saxifragales Bercht. & J.Presl - saksifragaloj
Uzado
[redakti | redakti fonton]La kacurarboj havas tre malmolan kaj helan lignon, kiu estas tre valora materialo por furniroj.
Precipe kelkaj kultivaroj de Cercidiphyllum japonicum estas plantitaj en parkoj kaj ĝardenoj de la moderaj zonoj de la mondo. La arboj toleras la vintron en Eŭropo. Ĝi ne ŝatas sekajn grundojn. La aŭtuna kolorigado estas speciale bela, se la arbo kreskas en acidaj grundoj.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Dezhi Fu & Peter K. Endress: Cercidiphyllaceae in der Flora of China, Volume 6, S. 126: textgleich online wie gedrucktes Werk, In: Wu Zhengyi, Peter H. Raven & Deyuan Hong (Hrsg.): Flora of China, Volume 6 – Caryophyllaceae through Lardizabalaceae, Science Press und Missouri Botanical Garden Press, Beijing und St. Louis, 2001. ISBN 1-930723-05-9.
- M. S. Dosmann: Katsura: A review of Cercidiphyllum in cultivation and in the wild. In: The New Plantsman. 6, 1999, paĝoj 52–62.