Cerverí de Ĝirono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cerverí de Ĝirono
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1258 (1258-11-30)
en Barato
Morto
Lingvoj kataluna • antikva okcitana lingvo vd
Ŝtataneco Kronlando de AragonoHispanio vd
Profesio
Okupo trobadoro • poeto • komponistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Cerverí de Ĝirono (katalune Cerverí de Girona [sərβəˈɾi ðə ʒiˈɾonə]), naskonome Guillem de Cervera (naskiĝis en 1259 en Ĝirono, mortis en 1285) estis kataluna trobadoro.

Taflamart, okcitanlingva "porklatina" poemo de Cerverí

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis la plej produktema trobadoro, postlasante ĉ. 114 lirikajn poemojn inter aliaj verkoj, inkluzive de ensenhamen, aro da proverboj por lia filo, nombrante proksimume 130.

Li estis kortega poeto de Jakobo la Konkeranto kaj Petro la Granda. Li verkis pastoralojn kaj sirventes kaj lia supera intereso estis la komplikaĵoj de la kortega vivo. Neniu el liaj muzikaĵoj postrestis.

Cerverí pasis iom da tempo sub la mecenato kaj ĉe la kortego de Hugo la 4-a de Rodezo kaj Henriko la 2-a de Rodezo. Li estis en Hispanio en 1269, ĉar li troviĝis tiun jaron en la sekvantaro de la tiama infanto, Petro la Granda. Kun kompanoj trobadoroj Folquet de Lunel kaj Dalfinet li akompanis Petron al Toledo. La 26-an de aprilo en Riello, apud Cuenca, li ricevis unu solidon por siaj servoj. Cobla en sis lengatges ("Versaro en ses lingvoj") de Cerverí kopiis la metrikon de Al bon rey q'es reys de pretz car de Folquet aŭ de Bel m'es ab motz leugiers a far de Sordello.

Cerverí verkis plendon (planh), Si per tristor, per dol no per cossir la 26-an de aŭgusto 1276 por la morto de Jakobo la Konkeranto. Ĝi estas direkta kaj preskaŭ persona. La trobadoro petas al Virgulino Maria montri tiom da kompato al Jakobo kiom li montris sur la tero, referencante al lia establo de la ordeno de la Virgulino de la Favoro en Barcelono. La poeto Matieu de Caersi verkis tre malsaman planh, Tant suy marritz que no.m puese alegrar, por Jakobo, en moralisma kaj religia tono.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Cabré, Miriam. Cerverí de Girona and his Poetic Traditions. Londono: Tamesis, 1999. ISBN 978-1-85566-042-7.
  • Gaunt, Simon, and Kay, Sarah. "Appendix I: Major Troubadours" (pp. 279–291). The Troubadours: An Introduction. Simon Gaunt and Sarah Kay, edd. Kembriĝo: Cambridge University Press, 1999. ISBN 0-521-57473-0.
  • Riquer, Martín de. Los trovadores: historia literaria y textos. 3 vol. Barcelono: Planeta, 1975.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Cerverí de Girona en la angla Vikipedio.