Ceutí estas hispana municipo lokanta en Murcia Regiono. Ĝia areo konsistas el 10,20 km2. La municipo limas al Lorquí en ĝia oriento, Archena en ĝia nordo, Villanueva del Río Segura en ĝia okcidento kaj Alguazas en ĝia sudo. En la jaro 2019 dekunu mil sepcent okdek sep personoj rezidis en Ceutí.[3][4][5]
La etimologia deveno de Ceutí estas de la islama epoko de Al Andalus. En la lasta etapo de la Tajfo de Murcio, aperis la unuaj referencoj dokumentaj pri la setlejo: Benahabiai de Çepti. La vorto Çepti signifas «ano de Sebto» (Sebtano) pro la ebla deveno de la unuaj setlantoj de la malgranda kampardomaro kiu estis kie aktuale estas la antikva kvartalo de la urbo.
Laŭlonge de la jarcentoj, la nomo evoluis kaj oni dokumentis diferencajn variantojn (Çebtin, Septi, Zepti, Zeuty...) ĝis alveni al la nuna toponimo.