Reconvilier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Chaindon)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Reconvilier (stacidomo).
Reconvilier
Blazono de Reconvilier
Blazono de Reconvilier
Blazono de Reconvilier
Reconvilier
Reconvilier
Reconvilier
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berna Ĵuraso
Malnova distrikto ĝis 2009 Moutier
Geografia situo CH1903: 583613 / 231711 (mapo)47.2361111111117.2222222222222Koordinatoj: 47° 14′ N, 7° 13′ O; CH1903: 583613 / 231711 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2238
Areo 8,25 km²
Alteco 731 m super marnivelo
Poŝtkodo 2732
Komunumkodo 0703
Mapo de Reconvilier
Mapo de Reconvilier
Mapo de Reconvilier
vdr


Reconvilier (prononcu rökõvilie, en la germana lingvo: Rokwiler) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Moutier kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berna Ĵuraso en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 2 238 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Reconvilier situas en la Valo de Tavannes ĉe la bordo de la rivero Birs proksimume 11 kilometrojn norde de Bielo kaj 10 kilometrojn okcidente de Moutier. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Reconvilier sur alteco de 731 m s.m. en la fundo de la valo kaj Chaindon sur alteco de 769 m s.m. kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,25 km², de kiuj 41,9% estas kovritaj de arbaro, 44,7% servas por agrikulturo kaj 12,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Reconvilier limas en nordo al Saules, en oriento al Loveresse, en nordoriento al Malleray, en sudo al Péry, en sudokcidento al La Heutte en okcidento al Tavannes, kaj en nordokcidento al Saicourt.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Reconvilier pasas la kantona ĉefvojo n-ro 6/30 de Bielo respektive La Chaux-de-Fonds tra Moutier al Delemonto. En la jaro 2016 estos malfermita la svisa aŭtovojo A16 tra la valo de Tavannes. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Sonceboz-Sombeval al Moutier. Krome kondukas poŝtaŭtolinio de Reconvilier tra Bellelay al Les Genevez.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Reconvilier datiĝas el la jaro 884 kiel Roconis villare. Dum mezepoko Reconvilier apartenis al la Priorejo Moutier-Grandval en la Princepiskopejo Bazelo. Jam en la jaro 1626 en Reconvilier estis dokumentita agriukultura merkato.[3] De 1793 ĝis 1797 Reconvilier apartenis al la Respubliko Moutier, tiam estis integrita al la Franca Departemento Mont-Terrible kaj ek de 1800 al la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 ĝi per la Viena Kongreso estis atribuita al Kantono Berno.[4] En 1816 Reconvilier fariĝis parto de la berna distrikto Moutier. En la 1970-aj jaroj la distrikto Moutier dufoje voĉdonis kontraŭ la integriĝo al la nova Kantono Ĵuraso kaj Reconvilier tial restis parto de Kantono Berno.[5]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]