Saltu al enhavo

Chantal Akerman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chantal Akerman
Persona informo
Naskonomo Chantal Anne Akerman
Naskiĝo 6-an de junio 1950 (1950-06-06)
en Etterbeek
Morto 5-an de oktobro 2015 (2015-10-05) (65-jaraĝa)
en 20-a arondismento de Parizo
Tombo Tombejo Père-Lachaise, 49 48° 51′ 46″ Nordo 2° 23′ 36″ Oriento / 48.862703 °N, 2.393278 °O / 48.862703; 2.393278 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj franca
Ŝtataneco Belgio
Francio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater INSAS (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Sonia Wieder-Atherton (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo filmreĝisoro
ĉefkameraisto
ludisto
vidbenda instalada artisto
artisto
reĝisoro
kinisto
fotisto
universitata instruisto
aktoro
vidartisto
scenaristo
filmproduktoro
verkisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Jeanne Dielman, 23 quai du Commerce, 1080 Bruxelles
vdr

Chantal Anne Akerman (naskiĝis la 6-an de junio 1950 en Bruselo, mortis la 5-an de oktobro 2015 en Parizo) estis belga, filmdirektorino, aktorino, verkistino, komponistino kaj profesoro ĉe la Urba Kolegio de Novjorko. Ŝia plej fama filmo estis Jeanne Dielman, Quai du Commerce 23, 1080 Bruxelles (1975). Ĝi estas ofte citita per sia mallonga titolo Jeanne Dielman. La filmo estas konsiderita unu el la plej bonegaj ekzemploj de feminisma filmproduktado kaj igis ŝin tuj mondfama. En 2022, tiu filmo estis menciita en la listo de la 100 plej bonaj fremdlingvaj filmoj de BBC Culture[1] kaj estis elektita kiel la plej bona filmo de ĉiuj tempoj en la dekjara rangotabelo ellaborita de Sight & Sound, la revuo de la Brita Filminstituto. Ŝia verkaro grave influis feminismajn produktorojn kaj la eksperimentan kinarton ĝenerale. Ŝi estis ankaŭ influita de artkino (Arthouse), eksperimentaj kaj nekomercaj filmoj.

Foje Akerman ĉefrolis en siaj propraj filmoj, same kiel en filmoj de aliaj reĝisoroj. Meze de la 1990-aj jaroj Chantal Akerman ankaŭ faris artajn instalaĵojn en kiu ŝi proksime kombinas filmkreadon kaj videaĵojn.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi devenis de juda familio el Pollando kiu elmigris al Belgio. La patrino kaj ŝiaj parencoj estis deportitaj al Auschwitz, nur la patrino revenis. Akerman kaj ŝia patrino estis escepte proksimaj de frua aĝo; tiu ligo kaj la milithistorio de la familio ludis gravan rolon en ŝia laboro. En 2013, ŝia patrino (Natalia Akerman) estis mortanta kaj Akerman flugis de Novjorko al Bruselo por zorgi pri ŝi. Inter zorgaj respondecoj, ŝi verkis Ma mère rit, libron pri sia infanaĝo kaj la fuĝo de ŝia patrino el la koncentreja komplekso Aŭŝvico.

Kiam 15-jara, post kiam ŝi vidis la filmon Pierrot le fou (1965) de Jean-Luc Godard, ŝi decidis fariĝi kinreĝisoro. En 1967 ŝi enskribiĝis ĉe INSAS, altlernejo pri kinarto en Belgio kaj frekventis la Internacian Teatran Universitaton en Parizo, kiun ŝi baldaŭ forlasis por eklabori fojfoje kiel kelnerino. Kiam 18-jara (en 1968) ŝi sukcesis fari ŝian unuan mallongan filmon Saute ma ville, dank' al kiu ŝi baldaŭ ricevis atenton de kritikistoj kaj la subtenon de la belga kinreĝisoro André Delvaux. Alia grava faktoro estas usona eksperimenta kinarto, kaj ĉefe la filmoj de Michael Snow.

Ŝi estis membro de la ĵurio de la ĉefkonkurso de la 43-a Internacia Filmfestivalo de Venecio (1986 ) kaj membro de la ĵurio de la ĉefkonkurso de la 41-a Berlina Internacia Filmfestivalo (1991).

Filmografio (elekto)[redakti | redakti fonton]

Revenantaj temoj en sia verkaro estas: ekzilo, la ekzilo de aliaj, retiriĝo en si mem, tempo, spaco kaj hejmaj taskoj, bele ilustritaj ekzemple en Là-bas (Tie), dokumenta filmo pri Israelo.

  • 1968: Saute ma ville / Eksplodu, mia urbo (kurtmetraĵo)
  • 1972: Hotel Monterey /Hotelo Monterey (dokumenta filmo)
  • 1974: Je, tu, il, elle / mi, vi, li, ŝi
  • 1975: Jeanne Dielman, 23, quai du commerce, 1080 Bruxelles (Bruselo): laŭ The Village Voice la 19-a plej bonega filmo de la 20-a jarcento[2].
  • 1977: News from Home /Hejmaj novaĵoj
  • 1978 : Les Rendez-vous d'Anna / Renkontiĝoj de Anna
  • 1982: Toute une nuit / Tuta nokto
  • 1983: Un jour Pina a demandé... / Iam Pina demandis... (dokumenta filmo pri Pina Bausch)
  • 1983: Les Années 80 / La okdekaj jaroj
  • 1986: Golden Eighties / Oraj1980-aj jaroj
  • 1988: Histoires d'Amérique / Usonaj rakontoj (nomumita por la Ora Urso de la Festivalo de Berlino )
  • 1989: Les Trois Dernières Sonates de Franz Schubert / La lastaj tri sonatoj de Franz Schubert (dokumenta filmo)
  • 1991: Nuit et jour / Nokto kaj tago (Nomumita por la Ora Leono de la Festivalo de Venecio)
  • 1993: D'est / De la Oriento (dokumenta filmo pri Sovetunio kaj Orienta Eŭropo)
  • 1994: Portrait d'une jeune fille de la fin des années 60 à Bruxelles / Portreto de knabino en Bruselo fine de la 60-aj jaroj
  • 1996: Un divan à New York / Sofo en Novjorko (speciala mencio ĉe la kinfestivalo de Karlovy Vary)
  • 1997: Chantal Akerman de Chantal Akerman / Chantal Akerman tra la okuloj de Chantal Akerman
  • 1999: Sud /Sudo (dokumenta filmo)
  • 2000: La Captive / La prizonulo aŭ kaptito (surbaze de la samnoma romano de Marcel Proust,1925)
  • 2002: De l'autre côté / Je la alia flanko
  • 2004: Demain on déménage / Morgaŭ oni transloĝiĝas (Premio Fratoj Lumiere)
  • 2006: Là-bas / Tie (dokumenta filmo pri Israelo, nomumita por la filmpremio César)
  • 2009: À l'Est avec Sonia Wieder-Atherton / En la Oriento kun Sonia Wieder-Atherton (televiddokumenta filmo)
  • 2011: La folie Almayer / La frenezo de Almayer (surbaze de la samnoma romano de Joseph Conrad)
  • 2015: No Home Movie / Ne hejma filmo

Persone[redakti | redakti fonton]

Ŝi estis samseksemulino[3] kaj juddevena[4]. Le Monde raportis ke ŝi mortis pro sinmortigo pro depresio kiam ŝi estis 65-jara[5]. Kvankam Akerman ofte troviĝas ene de feminisma kaj stranga pensado, la produktoro mem ne parolis pri tio. Ŝi rezistis etikedojn pri ŝia identeco kiel "ina", " juda " aŭ "lesbanino".

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 1995: D'est: à bord du fiction (libro okaze de la arta instalaĵo)
  • 1997 : Hall de Nuit, Paris, L'Arche Éditeur
  • 1998 : Une famille à Bruxelles, Paris, L'Arche Éditeur
  • 2004 : Autoportrait en cinéaste, Paris, Cahiers du cinéma/Centre Pompidou
  • 2013 : Ma mère rit, Paris, Mercure de France

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) The 100 greatest foreign-language films BBC Culture, BBC, la 30-an de oktobro 2018.
  2. (en) Hoberman, J. (la 4-an de januaro 2000), "100 Best Films of the 20th Century: Village Voice Critics" Poll. Village Voice 2000
  3. Rare docs on French filmmakers
  4. (en) Guardian obituary
  5. "Chantal Akerman, Pioneering Belgian Filmmaker, Dies at 65", "The New York Times", 6 October 2015.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(en) Fondumo Chantal Akerman