Cheikh Hadjibou Soumaré
Cheikh Hadjibou Soumaré | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de oktobro 1951 (71-jaraĝa) en Dakaro |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Senegalo |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
Cheikh Hadjibou SOUMARÉ (naskiĝis la 24-an de oktobro 1951 en Dakaro)[1] estas senegala politikisto, kiu okupis la postenon de ĉefministro de Senegalo de la 19a de junio 2007 ĝis la 30a de aprilo 2009,[1] kiam li eksiĝis el sia posteno. Li anstataŭis Macky Sall.[2]
Antaŭ esti nomumita ĉefministro, Soumaré okupis diversajn postenojn en diversaj ministerioj ĝis li okupis la postenon de ministro pri Infrastrukturo en la kabineto de Macky Sall de la 23-a de majo 2001. Tiu registaro estis dissolvita de prezidanto Abdoulaye Wade post la elektoj de la 3-a de junio 2007. Do, Abdoulaye Wade nomumis Soumaré kiel nova estro de registaro.[2] Soumaré formis registaron kun tridek sep ministroj, inkluzive de dek unu virinoj, pli ol la ministrejoj de Macky Sall.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ 1,0 1,1 Liste des Premiers ministres du Sénégal | Gouvernement du Sénégal Arkivigite je 2019-02-26 per la retarkivo Wayback Machine. Alirita: 22 majo 2020
- ↑ 2,0 2,1 afrol News - Senegal leader names new PM. Alirita: 22 majo 2020