Christine De Luca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christine De Luca
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aprilo 1947 (1947-04-04) (77-jaraĝa)
en Walls
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Christine De Luca (naskiĝis la  4-an de aprilo 1947(nun 1947-04-04)) estas skota poeto kaj verkisto el Ŝetlandaj Insuloj kiu verkis en la angla kaj ŝetlanda dialekto. Ŝiaj poeziaĵoj estas tradukitaj en multajn lingvojn kiuj inkludas la kimran, francan, germanan, danan, norvegan, islandan, finnan kaj polan.[1] Ŝi estas Makar (poeta laŭreato) de Edinburgo ekde 2014 - 2017, tutmonda advokato por la ŝetlanda lingvo kaj literaturo de la Nordaj Insuloj de Skotlando.[2]

Vivo kaj eduko[redakti | redakti fonton]

De Luca naskiĝis en Walls aŭ Waas en Ŝetlando. Ŝia patro Sandy Pearson estis lernejestro de Happyhansel Junior Secondary School en Ŝetlando. Ŝi translokiĝis al Edinburgo kiam ŝi estis adoleskantino por studi ĉe la universitato. Post sia diplomiĝo, ŝi laboris ĉe Broughton High School en Edinburgo. Kvankam ŝi ne revenis al Ŝetlando por vivi, ŝi komencis uzi sian denaskan lingvon por verki.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • Shetland Literary Prize por Voes & Sounds. 1996
  • Shetland Literary Prize por Wast Wi Da Valkyries. 1999
  • Rhoda Butler Prize por Makkin Sooth Eshaness[1]
  • Prix du Livre Insulaire por Parallel Worlds/Mondes Parallèles. 2007[3]
  • The Michael Marks Awards for Poetry Pamphlets por Dat Trickster Sun. 2014[4]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 2021, Veeve
  • 2021, The Art of Poetry & Other Poems
  • 2021, Another Time, Another Place
  • 2020, Northern Alchemy
  • 2017, Heimferðir/ Haemfarins
  • 2017, Glimt av opphav/ Glims o Origin
  • 2017, Edinburgh Singing the City
  • 2015, Questo sole furfante
  • 2014, Dat Trickster Sun
  • 2011, And Then Forever
  • 2010, North End of Eden
  • 2007, Mondes Parallèles
  • 2005, Parallel Worlds
  • 2004, Drop's in Time's Ocean
  • 2002, Plain Song
  • 1997, Wast Wi Da Valkyries
  • 1994, Voes and Sounds

Referencoj[redakti | redakti fonton]