Christine King Farris

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christine King Farris
Persona informo
Naskiĝo 11-an de septembro 1927 (1927-09-11)
en Atlanta
Morto 29-an de junio 2023 (2023-06-29) (95-jaraĝa)
en Atlanta
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Spelman College • Universitato Kolumbio
Familio
Patro Martin Luther King
Patrino Alberta Williams King
Frat(in)oj Alfred Daniel Williams KingMartin Luther King
Infanoj 2
Parencoj Bernice King
Okupo
Okupo verkistoinstruisto • aktivisto de civilaj rajtoj
vdr

Christine King Farris (denaske Willie Christine King 11-an de septembro, 1927 - 29-an de junio 2023) estis la plej aĝa ido de la pastro Martin Luther King (patro). Ŝi instruas ĉe la Lernejo Spelman kaj estas aŭtoro de kelkaj libroj kaj publika preleganto pri variaj temoj, kiaj la familio King, multkultura edukado, kaj instruado. Profesoro Farris estis, dum multaj jaroj, Vicparolanto kaj Kasisto de la King Centro kaj estis aktiva dum kelkaj jaroj por la Internacia Legasocio, kaj variaj ekleziaj kaj civitanaj organizoj, kiaj la Nacia Asocio por la Avanco de Koloruloj kaj la Sudkristana Estrokonferenco.

Familio[redakti | redakti fonton]

Ŝi estis la unua ido de la pastro Martin Luther King (patro) kaj Alberta Christine Williams King, kaj estis la pli aĝa fratino de Martin Luther King kaj Alfred Daniel Williams King la 1-a. La tri idoj pasigis siajn komencajn jarojn en la hejmo de iliaj geavoj, Adam Daniel Williams, kiu mortiĝis en 1931, kaj Jennie Celeste Parks Williams, kiu mortiĝis dek jarojn poste en 1941.

Christine Farris edziniĝis al Isaac Newton Farris, la 19an de aŭgusto 1960. Ili havis du gefilojn: Angela Christine Farris Watkins kaj Isaac Newton Farris, kiu nune servas kiel CEO ĉe la King Centro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]