Christine Spengler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christine Spengler
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1945 (1945-01-01) (79-jaraĝa)
en Alzaco
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo fotisto • war photographer • fotoĵurnalisto
TTT
Retejo https://www.christinespengler.com/
vdr

Christine SPENGLER (n. en 1945) estas franca militofotistino. Ekde 1970, ŝi fotis kaj raportis pri armitaj konfliktoj, unuavice el la vidpunkto de la viktimoj de milito, pri la doloro por montri la militon alimaniere[1].

Ŝi laboris kiel sendepende kunlaboranta fotistino por Sipa Press, Corbis-Sygma kaj AP, dum ŝi dokumentis militojn en Ĉado, Nord-Irlando, Vjetnamio, Kamboĝo, Libano, Okcidenta Saharo, Kurdio, Nikaragvo, Kosovo, Afganio kaj Irako, inter aliaj. Ŝia laboro aperis en la gazetaro tutmonde, inkluzive de Paris Match, Time, Newsweek, El País, The New York Times kaj Le Monde. Ŝi fotis la vintran kolekton prêt à porter de Dior por 2018/2019.

Vivkuro[redakti | redakti fonton]

Naskita en Alzaco, Francio, Spengler transloĝiĝis al Madrido ĉe la aĝo de sep por vivi ĉe sia onklino kaj onklo. Tie, ŝi studis la francan kaj la hispanan literaturojn por fariĝi verkistino.[2]

Kariero[redakti | redakti fonton]

Spengler daŭre koncentriĝis sur milita fotografio, specife sur la adaptita ĉiutaga vivo de virinoj kaj infanoj en la bombocelitaj urboj kaj la sekvoj kiu sekvis post milito.[3][4]

Spengler tiam komencis labori por la revuo The Nylon, fotanta la militon kaj protestojn en Nord-Irlando. Spengler fotis infanojn kaj aliajn civitanojn de la milito. Ŝi mergis ŝin mem en la irana kulturo, surmetinte vualon dum la irana revolucio en 1979 por povi fari fotojn de la virinoj. Ĉi tiuj fotoj estis en nigra kaj blanka varianto.[5]

Post kiam ŝi laboris kun Life (Sipa Press), ŝi laboris kun Associated Press dum la vjetnamia milito kie ŝi fotis la frontajn liniojn. Ŝi restis plurajn monatojn en Vjetnamio antaŭ ol ricevi sciigon pri la memmortigo de ŝia frato. Ŝi daŭrigis foti multajn aliajn militojn, el la perspektivo de civitanoj, akirante tutmondan atenton ĉar malmultaj militaj fotistoj fotas el tiu perspektivo[6].

Spengler gajnis plurajn premiojn pro sia laboro kiel raportisto, precipe la premion SCAM (Parizo,1968) pro sia raporto pri virinoj en la milito kaj la premio Femme de l'Année (Virino de la Jaro) en Bruselo en 2002[7]. En 2016, la Maison Européenne de la Photographie (Eŭropa Domo de la Fotografio) dediĉis al ŝi gravan ekspozicion, "La Opero de la Mondo".

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Christine Spengler, Une femme dans la guerre, eld. Ramsay, 1991.
  • Christine Spengler, Vierges et toreros, Eld. Marval, 2003, fotaro kun kaligrafio de Christian Lacroix.
  • Christine Spengler, Années de guerre, eld. Marval, 2003.
  • Laure Guibault, "Christine Spengler prend son pied", en: Ynox, n-ro 10, aprilo 2005, p. 30-35.
  • Christine Spengler, Une femme dans la guerre : 1970-2005, Des femmes. Antoinette Fouque, 2006.
  • Christine Spengler, Ibiza y Formentera eternas. La serenidad recobrada, Camara de Commercio, Ibiza y Formentera, 2009.
  • Christine Spengler, L'Opéra du monde, eld. Cherche midi, 2016.
  • Christine Spengler, Série indochinoise, hommage à Marguerite Duras, eld. Cherche midi, 2017.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]